Protokolo
de la Gxenerala Asembleo de LIBE
dum la 74-a internacia kongreso de blindaj esperantistoj
(Premantura, Kroatio) - 11-18.07 2008
Mallongigoj de propraj nomoj:
AK - Arvo Karvinen (Finnlando)
AKo -
Antun Kovacx (Kroatio)
AM - Anatolij
Masenko (Rusio)
AV - Attila
Varro (Hungario)
DA - Dusxan Angxelkovicx (Serbio)
DSx - Dragan Sxtokovicx (Kroatio)
HR - Harald Rader (Auxstrio)
JJ - Jiri Jelinek (Cxehxio)
KM - Keranka Milusxeva (Bulgario)
LC - Livi Ciobanu (Rumanio)
LP - Lars Pilegaard (Danlando)
NK - Natalia
Kasymova (Germanio)
NL - Nedeljka
lojxajicx (Serbio)
OP - Olena Posxivana (Ukrainio)
PL - Pier Luigi da Costa (Italio)
PSx - Petro Sxnypir (Ukrainio)
RM - Robert Moerbeek (Nederlando)
Unua kunsido
lunde, la 14-an de julio 2008,
10.00 - 12.30
(gxin cxeestis 21 anoj de LIBE)
1. malfermo
cxi-foje cxeestis kvar geestraranojn de
LIBE:
NL (prezidantino), AM (dua sekretario),
PL (kasisto) kaj DSx (konsilanto).
AM proponas al la cxeestantoj Per momenta levigxo
rememori tiujn, kiuj por cxiam forlasis nin depost la
IKBE-73: Claud Piron (Svislando), Takasugi Icxiro (Japanio),
Don Harlow (Usono), Jozef Hohl (Hungario), Ljubovj
Pancxenko (Ukrainio) kaj Andreo Tarasenko (Rusio).
NL proponas jenan tagordon:
1. Malfermo (fakte jam okazis);
2. Envenintajxoj;
3. Sekretaria raporto;
4. Financa raporto;
5. Landaj raportoj;
6. Kunlaboro kun EBU;
7. Estrarbalotado;
8. Sekvontjaraj kongresoj;
9. Diversajxoj.
2.
Envenintajxoj
NL nur informas pri oficiala propono de la svisa
parlamento, ke la lingvo E-o ricevu Nobel-premion.
3.
Sekretaria raporto por 2007
NL informas, ke la raporto aperis en maja EL, kaj
eventualajn demandojn povas respondi la dua sekretario.
AK demandis, kion faris la estraro por
OP, ke ankaux sxi havu teknikajn
ilojn por plenumi gravajn taskojn de la gxeneralsekretario?
AM respondas, ke la estraro kelkfoje pridiskutis,
kiamaniere reaktivigi nian gxeneralsekretarion, sed ne
solvis la problemon, cxar OP ne esprimis klare tion,
kion sxi bezonas.
AV rememorigas sian aludon en EL 9/2007 pri la
letero de OP, en kiu sxi
malkasxe kaj akre prezentis la situacion kaj kvazaux deklaris
sian demisiigxon el la estraro. Sed la komenco okazis en Albena, kie oni
akuzis sxin, kaj sxi tie ne cxeestis. Se ecx sxi ne agis brile, en la
estraro trovigxas aliaj, kaj AV
ne havas senton, ke kun la estraro eblas facile kaj
libere kontakti kun la espero ricevi respondon.
NL promesas ankorauxfoje pripensi la aferon kaj
trovi solvon.
AKo esprimas impreson, ke la gxenerala sekretario
ne partoprenas laboron de la estraro. Se jes, tio ne
estas normala.
DSx demandas cxe NL, cxu vere sxi kredas solvi la
aferon? Gxenerala sekretario ne funkcias. Ne
kompreneblas, ke komence de la 21 jarcento en Ukrainio
oni ne povas havi interreton.
AV ne komprenas veran kialon cxe
OP, cxu sxi ne havas financajn rimedojn
por aboni interreton aux sxi ne posedas tauxgan aparaton. LIBE ne estas
ricxa, sed Ambaux problemoj estas ja solveblaj, ecx per monpetado.
NL konfirmas, ke LIBE povus pripagi retposxton de
OP, se sxi tion petus.
Ankaux pri la komputilo sxi neniam plendis. Siatempe LIBE ja acxetis por
sxi kasedaparaton por vocxlegi EL-n.
AV sugestas, ke oni almenaux publike ne promesu
korekti la aferon. Eble la situacio sxangxigxos post
la baldauxa balotado. La sekretaria raporto estis
aprobita per vocxdonado: 13 jes, 1 kontraux.
4. Financa
raporto por 2007
NL informas, ke la raporto aperis en junia EL. Se necesas, oni povas
vocxlegi gxin cxi tie, kaj la kasisto PL pretas respondi eventualajn
demandojn.
RM interesigxas pri la finrezulto: cxu la deficito estas?
PL rememorigas, ke la mono de LIBE trovigxas cxe UEA-konto kaj en itala
banko. Dum la pasinta jaro la elspezoj estis iom pli multaj ol kutime
(plialtigita kosto por EL-presado, kongressubvencio, aligxo al EBU ktp.),
do en la banka konto restas nun cxirkaux 600 euxroj. Bedauxrinde, Brita
asocio (BABE) cxesis funkcii, kaj sian tutan kapitalon cx. 6000 euxrojn
gxi sendis al LIBE. Kompreneble, en la raporto ne estas citita cxefa
investita LIBE-kapitalo, kiu ne movigxas.
AK demandas, cxu la raporto koncernas tempon inter la pasinta kaj nuna
kongresoj?
PL klarigas, ke temas pri la tuta jaro 2007. I.a. li menciis cxi-jaran
pli malavaran subvencion al EL de la sveda Thilander-fondajxo.
Per 19 jesaj vocxoj la financa raporto estis aprobita.
5. Landaj
raportoj
Auxstrio:
HR salutas cxeestantojn nome de ALBE kaj ties prezidantino
Veronika Haupt. Pasintjare en Vieno ALBE arangxis tre sukcesan
renkontigxon, kiun partoprenis ges-anoj el Auxstrio,
Cxehxio kaj Germanio. Cxi-jare en marto
HR ricevis "Oran
ringon", la plej altan distingon de la Auxstria blindul-asocio
pro sia longjara kunlaboro en la Asocio, kaj cxar dum 44 jaroj li estis
prezidanto de ALBE.
Per aplauxdoj la cxeestantoj gratulis s-anon HR okaze de tiom alta honorigo.
Bulgario:
KM substrekas, ke pasintjara agado de ANEB okazis sub la signo
de tri jubileoj: 120 jaroj de E-o, centjarigxo de BEA kaj same
centjarigxo de E-o inter bulgaraj geblinduloj. Sukcese
pasis la IKBE-73 en Albena. Dauxre estas eldonata en
brajlo kaj surkasede "Esperanta fajrero"; ekde 2008
gxi aperas ankaux surkompaktdiske, kaj ekde aprilo oni povas legi
gxian retversion cxe: www.sotirof.dir.bg . La revuo "Bulgara E-isto"
ankaux estas surdiskigata. Sur la retejo nlb.bg oni
povas trovi la promesitan katalogon de E-eldonajxoj el
la Nacia Brajla Bibloioteko. La sama biblioteko
aperigis brajle la fabelon "Ansereto vojagxanto" de E. Popova. Kaj gxojigas
la informo pri nova E-kurso laux zagreba metodo por komencantoj, precipe
por gejunuloj, inter ili ecx dekjara knabineto.
Cxehxio:
JJ Gxojas, ke rondo de cxehxaj blindaj E-istoj felicxe
ne mallargxigxas, kaj estas planataj pasxoj por plilargxigi gxin.
Cxiujare plibonigas E-sciojn tri unutagaj renkontigxoj
kaj unu tutsemajna restado en iu feriejo. Por
cxi-somera renkontigxo estas proponita rabato al
komencantoj, kaj rezulte jam du novuloj aligxis. Regule aperas la revuo
"Auxroro" - brajle, sonkasede kaj sur MP3-disko. Fine li substrekas
specialan valoron de la interregionaj renkontigxoj,
pri kio jam parolis HR.
Danlando:
LP kun bedauxro konstatas, ke la landa asocio preskaux mortis.
Nur li kaj Soeren Willemoes legas EL kaj interesigxas pri la movado.
Finnlando:
AK rakontas, ke Raimo Tanskanen gvidas cxiumonate unu tuttagan
kurson. Komence de junio tre sukcese pasis du-taga kurso kun profesia
instruistino por dek lernantoj. La kursanoj pli preferas monatajn kursojn,
precipe pro vojagxaj kauxzoj. "Steleto" brajligis lernolibron de Lars
Forsman el Svedio kaj lernolibron pri Zagreba metodo.
La lernolibro "Esperanto per rekta metodo" de Stano
Marchek haveblas cxe "Steleto" en kompaktdisko kun
teksto kaj modela parolo. La kursanoj tre ekinteresigxis pri la disko,
kaj cxiu ricevis gxin por kvin euxroj. "Steleto" estas membro de la
centra blindula Ligo. La Ligo kreis strategian planon
por dek estontaj jaroj, kaj "Steleto" aldonis du
jenajn proponojn: 1. ke la Ligo arangxu kursojn al
gejunuloj pri trejnado al internacia kunlaboro; 2. ke
la Ligo uzu brajlon en cxiu informado al vidhandikapitoj.
Germanio:
NK mencias, ke en viena renkontigxo, pri kiu parolis
HR,
partoprenis ankaux kvar membroj de EBLOGO. La revuo "Esperanto aktuell",
organo de GEA, kiu estis disvastigata ankaux kasedforme, ne plu estas
ricevata pro sanstataj problemoj de la vocxleginto,
tamen atingeblas gxia elektronika versio. En brajlo
regule estas eldonata "La blinda E-isto", presorgano
de EBLOGO. Kaj la funebra novajxo: cxi-monate mortis Erika Runkel.
Hungario:
AV diras, ke ne estas io raportinda.
Italio: PL raportas pri renovigo de IABE-estraro. Dum paska ferio okazis
eksperimenta renkontigxo kadre de la junulara E-festivalo. Vere ne multaj
IABE-anoj gxin partoprenis, kaj la programeroj ne tute estis konvenaj por ili,
sed regis tre bona etoso. "Itala ligilo" longe ne aperis, sed sxajne
nun oni trovis, kie akiri la paperon, do la eldonado renovigxos. Kiel sciate,
en "IL" estis publikigitaj kelkaj interesaj verkoj aux almenaux cxapitroj
el ili. IABE decidis disponigi ilin elektronike kaj brajle al interesigxontoj,
samtempe sercxante la manieron por malaltigi koston de brajligo. Ankaux
estas planata antaux venonta kongreso realigi surdiskan version de PIV
(Plena Ilustrita Vortaro). Fine PL aldonas, ke la arta muzeo "Omero"
havas nun retan sekcion ankaux en E-o.
Kroatio: AKo rakontas, ke ekde pasintjara septembro cxefa tasko de KUNE
estis preparado de la IKBE-74. Okazis ankaux aliaj aktivecoj: jarkunveno
de KUNE, regula aperigo de la sonrevuo "Tempo", sukcesa renkontigxo okaze
de la monda Brajlo-tago, en kies kadro estis prezentita E-kroata kaj
kroata-E-a vortaro en brajlo. Kunlabore kun KEL (Kroata E-Ligo)
KUNE celebras centjarigxon de E-o en Kroatio. La membraro de KUNE
pligrandigxis je kvar novuloj, inter kiuj estas juna lernanto.
Entute sep anoj de KUNE partoprenas la kongreson.
Nederlando:
RM sciigas, ke La plej aktiva estas Jaap Wieringa,
longjara kasisto de NOSOBE kaj redaktoro de "La kontakto". En aprilo
dudek NOSOBE-anoj denove kunvenis en la blindulferiejo. Tie okazis kvizo,
kaj invititaj el Germanio geabelistoj prezentis por gustumi produktojn
de abeloj. NOSOBE provas fari ion por la mondo per sia kaseda servo.
La kolegoj de RM dauxre vocxlegas la revuon "Esperanto", kies abonoj
tamen falis de 52 gxis 24, cxar sendosaketoj ofte ne atingas gxustatempe
la kopiejon en Germanio. Ecx pli granda falo okazas pri "Monato",
kies abonantaro malkreskis de 45 gxis 17. Elise Lauwen vocxlegas
kaj kopias la junularan revuon "Kontakto", kaj RM ne cxiam mem plezure legas
"Heroldon de E-o" pro gxia akra kritiko kontraux UEA. Krome, cxe
RM eblas mendi "Internacian pedagogian revuon" kaj revueton por nefumantoj
"Puraj pulmoj". I.a., la bonfara fonduso "Espero" en Ukrainio aperigis
posxtmarkon pri V. Erosxenko, kiu kostas 1,5 euxro. AM rimarkas, ke la fonduso "Espero" eldonis ne nur la posxtmarkon,
ankaux la moneron kaj kelkajn artikolojn pri Erosxenko, bedauxrinde,
kun sola malhonesta celo: konvinki la mondon, ke Erosxenko ne estis ruso
sed ukraino. NL aldonas, ke dum la cxi-jara UK NOSOBE dejxoros cxe la Movada foiro,
kaj LIBE havos tie kunsidon.
Rumanio: LC esprimas dankojn al Jacques Tuinder pro lia bonfara laboro,
kiun li dum pasinta aprilo efektivigis en Krimeo (Ukrainio) kaj poste
en Rumanio. LC aparte dankas s-anon HR, kiu pripagis ecx kelkajn ekzemplerojn
de la libro "Blanko sur nigro". Li ricevis unu ekzempleron, kaj post tralego
li transdonos la libron al aliaj samlandanoj. Nova s-ino Aneta Bartic
bonege progresas en E-o. Kiel LIBE-delegito LC enrumanigis kaj sukcesis
aperigi en la nacia brajla revuo la artikolon prezentantan nian LIBE al EBU.
Rusio: AM transdonas salutojn de la nova REAN-prezidanto Pavel Rjabov
kaj de 30 partoprenintoj en REAN-jxamboreo,
kiu fine de junio okazis
en Kislovodsk. Certe, tridek ne
estas kontentiga nombro por tuta Rusio, sed gxojigis tri junaj mezlernejanoj,
kiuj fervore lernis E-on. LC jam menciis, ke post
la tutjara klopodado jam aperis en brajlo la libro "Blanko sur nigro" de Ruben
Gallego. AM petas permeson saluti cxeestantojn nome
de litova s-ano Alvydas Valenta, kiu dum lastaj du jaroj preparis du interesajn
librojn. La unua sub titolo "Infanoj de feino", kiun li verkis kunlabore kun
kolego H. Stukas, nombras 600 nigrepresajn pagxojn kaj entenas 230 litovajn
popolajn fabelojn pri diversspecaj handikapuloj. La duan libron Alvydas verkis
mem kaj titoligis gxin "Blindeco en historio kaj nuntempe". Ambaux verkoj jam
aperis nigre.
Serbio:
NL reprezentas 11-personan grupon, en kiu estas pluraj gejunuloj. Partoprenon
de la geknaboj helpis la blindulasocio kaj ministerio. Felicxe en la
blindullernejo dauxras kurso de E-o. Dum la jaro "Suda stelo" arangxis du
interesajn renkontigxojn: la muzik-poezia programo por nevidantaj E-istoj okaze
de Zamenhof-tago kaj en februaro kune kun vidantoj en la ejo de Internacia
kultura servo okaze de la jaro de lingvoj.
Ukrainio:
PSx konstatas stagnon de la movado en Ukrainio, cxar preskaux cxiuj
blindaj E-istoj logxas dise kaj ne renkontigxas. Pri "Viburno" Tatjana Muhxamedsxina
diris, ke denove rompigxis la presilo. OP cxiam
estas preta vocxlegi ion ajn en E-o laux mendoj, kaj cxe sxi estas kelkaj novaj
komencantoj. Plu aktivas "Verda ondo" en Krimeo sub gvido de Ella Ruban, ankaux
tie estas kelkaj novaj lernantoj. Sed ili laboras por si mem, ecx ne
informante la delegiton. NK
antaux forveturo al la IKBE ricevis elektronikan version de "Viburno", kie la
redaktoro plendas pri mankanta papero, kaj versxajne gxi estos lasta numero en
brajlo. Do, pri la presilo oni nenion skribas. Per tio finigxas la unua kunsido
de la Gxenerala Asembleo de LIBE.
Dua kunsido
jxauxde, la
17-an de julio 2008,
10.00 - 11.30
Antaux ol dauxrigi laboron laux la tagordo,
NL prezentas parolon al RM,
cxar li forveturas al UK. RM unue esprimas dankojn
al la gastigantoj kaj partoprenantoj pro bona etoso dum la IKBE. Poste li faras
kelkajn rimarkojn kaj atentigojn. Cxar LIBE membrigxis en EBU, li proponas
mencii tion en oficialaj paperoj de LIBE, ankaux sur frontpagxo de EL. Por tiuj,
kiuj uzas brajlan PAGE (Plena Analiza Gramatiko de E-o),
RM informas, ke nun aperis multe pli faciluza gramatiko, atingebla ankaux
en interreto, temas pri
pomego (Plena Manlibro de E-Gramatiko). Kasedoj
farigxas malmodernaj, sed nur en parto de la mondo. Nur gxis fino de 2009 ni
gxuos la kopiadon en Germanio, kaj oni sugestas jam transiri al kompaktdiskoj
legeblaj per Daisy-aparato. Estus dezirinde enketi tion en EL. La librejo de
LIBE baldaux transiros en alian lokon, do gxia adreso
sxangxigxos.
6. Kunlaboro kun EBU
NL konstatas, ke pri tiu temo AK jam prelegis dum la IKBE, kaj nun li
preparis projekton de la rezolucio.
RM vocxlegas tekston de la rezolucio, al kiu sekvas kelkaj korektoj
kaj aldonoj. Oni rekomendis post akcepto en la IKBE, aperigi la rezolucion
en LIBE-retejo, en EL kaj disponigi al la delegitoj por eventuala
publikigo en naciaj blindulrevuoj.
7. Balotado
NL informas, ke en 2009 finigxos kvarjara dejxorado de la nuna
LIBE-estraro, do laux la Statuto sekvos balotado. AM kaj HR akceptis
proponon de la estraro denove prepari kaj respondeci pri la balotado.
Nun estas atendataj sinanoncoj por la kandidatigxoj.
AM gxis fino de la kuranta jaro akceptos kandidatigxanoncojn,
ke la listo kun biografioj aperu en januara EL 2009.
AV laux sperto konstatas, ke tiu balotado iom post iom perdas sian
signifon, cxar homoj ne plu estas aktivaj. AK estas agrabla escepto.
AV ne kuragxas konsili ion sagxan, sed per simpla deklaro pri la balotado
la situacio ne sxangxigxos. Almenaux li alvokas, ke ni cxiuj instigu
verajn agemulojn partopreni en la balotado, cxar LIBE bezonas vere
funkcipovan estraron. NL subtenas la ideon de AV kaj konsilas, ke naciaj E-organizajxoj
dum siaj kunsidoj pritraktu la aferon kaj rekomendu kandidatigxi al homoj,
kiuj konas la situacion kaj pretas labori.
8. Sekvontjaraj kongresoj
NL konstatas, ke LIBE jam kelkfoje spertas la saman problemon
pri sekvontjara kongreso. En 2009 UK okazos en Pollando, kaj
NL skribis al Zuzanna Jankowska, sed sxi ne respondis. I.a., dum EBU-asembleo 2008
en Turkio AK tusxis la temon kun iu pola gravulo, kaj tiu favore
akceptis la ideon. LIBE-estraro dum proksimaj monatoj ankorauxfoje provos
kontakti kun polaj ges-anoj por instigi ilin organizi se ne plenan IKBE,
almenaux ion enkadre de la UK. NL substrekas gravan rolon de E-renkontigxoj.
Tial, se ne eblos okazigi IKBE-on, estus dezirinda renkontigxo en Okcidento,
ekzemple en Auxstrio. AK proponas elekti Roterdamon por venontjara renkontigxo.
AM tuj replikas, ke NOSOBE ecx cxi-jare ne sukcesis ion organizi.
AV entuziasmigxis pro Auxstrio, cxar por cxiuj gxi estas bone
atingebla loko. HR precizigas, ke venontjare la renkontigxon ALBE ne organizos;
eble gxi okazos post du jaroj.
9. Diversajxoj
AM Klarigas, ke "Internacia adresaro de blindaj E-istoj" estis eldonita
brajle en 2003, kaj intertempe multo malaktualigxis en gxi. Felicxe
ekzistas cxiam renovigata komputila versio, ankaux en la reta LIBE-pagxaro.
Tial teknike ne estos granda problemo prepari la adresaron por presado.
Certe, necesas anonci en EL pri la kolektataj gxisdatigoj, poste la delegitoj
iom eklaboru kaj la aktualigitan materialon sendu al
AM. Laux li, la eldonkvanto ne superu 300, cxar el antauxaj presitaj 400 ekzempleroj
multaj gxis nun kusxas. Laux lasta kalkulo, brajlan version de EL nun ricevas
289 adresatoj. Ankaux oni konsideru plialtigxon de la preskostoj en Praha.
DA konstatas, ke la antauxa adresaro estis neoportune bindita,
do la nova eldonajxo estu bindita almenaux kiel EL.
NL memorigas, ke antaux kelkaj jaroj dum nia asembleo ni priparolis neceson
de tiflologia terminaro, sed praktike nenio estis farita. Kaj nun dum iu
instruhoro, kiun gvidis RM, denove oni esprimis la saman bezonon. Do,
NL provos kontaktigxi kun E-akademiano Otto Prytz kaj Vladimir Jxelev, ke ili
okupigxu pri kompilado de la terminaro; ankaux AV konsentas kunlabori.
NL informas, ke omagxe al 200-a naskigxdatreveno de Louis Braille
(04.01.1809), LIBE-estraro proponas, ke en cxiuj landoj okazu ekspozicioj
de E-eldonajxoj kaj prelegoj aux artikoloj pri kontribuo de E-istoj
al evoluo de brajlo. AV eldiras proponon, ke tiutema artikolo estu verkita en E-o
por plua traduko al naciaj lingvoj.
PL konfirmas, ke gxuste tian artikolon li intencas prepari, kaj li
atendas materialojn pri iam aktivaj diverslandaj E-istoj, kiuj kontribuis
al unuecigo, evoluo kaj disvastigo de brajla skribo.
AM mencias pri projekto de pola junularo, kiu estas preta surdiskigi
la revuon "Pola E-isto", se aperos almenaux cent abonantoj. La propono estas
bona, sed gxia efektivigo ne sxajnas simpla. Dubindas ne nur cent abonantoj,
ankaux la kosto kaj neklara pagmaniero.
AM ripetas sian anoncon el junia EL, ke jam aperis la libro
"Blanko sur nigro" en du brajlaj volumoj, gxi kostas 11 euxrojn.
Cxiuj antauxmendintoj jam ricevis gxin, sed restas ankoraux liberaj
kvin ekzempleroj. Do, por mendi bv. turni vin al AM. Krome, s-ano Ivan Trufan
el Stavropol senpage sendos al unua petanto du E-lernolibrojn: la bulgaran
en kvar brajlaj volumoj kaj la polan en du brajlaj volumoj. Cxi-rilate
kontaktigxu ankaux kun AM.
AV sugestas, ke LIBE iel subvenciu la polan projekton, tamen la estraro
konsideras tion ne tauxga.
KM anoncas, ke cxe sxi eblas aboni "E-an fajreron", kiu nun estas
en brajla, surdiska kaj reta versioj. Jarabono kostas 10 euxrojn
por okcidentanoj kaj 5 euxrojn por alilandanoj. Per tio la Gxenerala Asembleo de LIBE finas sian cxi-jaran laboron.
Protokolis: A. Masenko, dua sekretario de LIBE.