Pri Esperanto-kulturo
(por ekzamenigxontoj)
William Auld (1924): Skota Skolo:
Kontribuis al "Kvaropo" per "Spiroj de l' pasio" (1952);
poemciklo "La infana raso" (1956); Cxiuj poemaroj en "En barko senpilota";
redaktis "Esperanta Antologio" kaj "Nova Esperanta Krestomatio"; tradukis:
"Sonetoj" de Shakespeare; 3 volumojn de Tolkien: "La mastro de l' ringo"; fama
lernolibro por progresantoj: "Pasxoj al plena posedo"; eseo "La fenomeno
Esperanto".
Julio Baghy (1891-1967):
Budapesxta skolo: poemaro "Pilgrimo"; romanoj "Viktimoj" kaj "Sur sanga tero";
por komencantoj romaneto "La verda koro"; rakontoj: "Koloroj".
Louis de Beaufront: Propagando
(1898-), laux la ideoj de Couturat adaptis Esperanton: Ido.
Kazimierz Bein (Kabe): "rusa
periodo": trad. romanegon "La faraono" de Prus.
Gerrit Berveling: kompilis kaj
tradukis jam du volumojn de "Latina Antologio"; trad. "La lauxdo de l' stulteco"
(Erasmo); "Duakanonaj libroj" cxe la biblio, k.a. religiajxoj; auxtobiografio: "Mia
pado".
Emil Boirac: Prezidanto de la "Lingva
Komitato" (1905); nomis E-on "Latino de la demokratio".
Marjorie Boulton (1924): poemaro
"Eroj", rakontoj pri siaj katoj: "Dek du piedetoj"; biografio: "Zamenhof,
auxtoro de Esperanto"; didaktika legolibro "Faktoj kaj fantazioj".
Carlo Bourlet: Redaktoro de "La
Revuo" (kun i.a. artikoloj de Zamenhof): por libera lingvouzo. (Vd Cart)
Theophile Cart: Prezidanto de la
Akademio; fondis "Esperanta Ligilo" (1904). Strikta lingvouzo; "Ni fosu nian
sulkon".
Clelia Conterno Guglielminetti:
antauxparolo de "Dia Komedio"; poemaro "Eta vivo"
Louis Couturat: kun L. Leau en
Delegacio por alpreno de internacia lingvo; (Historio de la lingvo universala,
france, 1904); Studo pri la derivado (en Ido); adaptita Esperanto farigxis Ido (kun
de Beaufront) 1907.
Andreo Cseh: natur-metodo por
grupa lernado sen traduko; Cseh-instituto, nun IEI, Internacia E-o-Instituto, en
Hago, Nederlando; amuza, lerniga gazeto "La praktiko". Cxeh-instruistoj,
interalie Baghy, Lidja Zamenhof, Pragano, Margareta Saxl, Atilio Orellana Rojas:
Edwin De Kock: sudafrika/usona, nefacila poeto (tria periodo): "Fajro sur mia
lango".
Georgo Desxkin, ruso: Unua kaj
dua periodoj: "Elektitaj versajxoj".
Fernando de Diego:
hispano/venezuelano: tradukis cxefromanon de
Venezuelo "Dona Barbara" (Romulo Gallegos); de Cervantes "La ingxenia hidalgo
Don Quijote de la Mancha" (kun multaj neologismoj) kaj multaj aliaj tradukoj,
i.a. de nobelpremiitoj; vortarego hispana-E-a.
Ernest Drezen: komence en SAT,
en 1932 konfliktis kun Lanti, kaj fondis IPE (Internacio de proleta
Esperantistaro); "Vivo de Zamenhof" (sen "legendoj"); "Historio de la
Mondolingvo".
Stellan Engholm: sveda
instruisto: premiita romano "Homoj sur la tero" (1932); traduko el Selma
Lagerlof: "Gosta Berling".
Jean Forge (Fethke): pola
filmregxisoro: romanoj "Mr. Toth acxetas mil okulojn" (1931); "Saltego trans
jarmiloj".
John Francis (1924): Skota Skolo:
"Kosmo" en "Kvaropo"; romanego pri du mondmilitoj "La granda kaldrono"; por
infanoj: "Kastelo de vitro".
Antoni Grabowski (1857 - 1931):
Unua (neparenca) kunparolinto de Zamenhof; "patro de la E-a
poezio", trad. "Sinjoro Tadeo" de Mickiewicz.
Reinhardt Haupenthal: germana
lekciisto, neologisto: trad. "La suferoj de la juna Werther" (Goethe).
Hector Hodler (1887 - 1921):
kun Privat iniciatis revuon "La juna esperantisto"
(1903); 1907 acxetis revuon "Esperanto" de Berthelot, kiu farigxas la organo de
"Universala Esperanto-Asocio", kiun li fondis 28 aprilo 1908 kun Theophile
Rousseau (Esperanto-konsuloj, la bazo de nia delegita reto). Organizis per
UEA-delegitoj korespondadon por internaciaj kontaktoj en la Unua Mondmilito. Lia
Biblioteko trovigxasa en la Centra Oficejo (Roterdamo).
Nikolaj Hohlov, rusa ekonomiisto
: fama poemaro "La tajdo" (1928) "Ibera skolo": 1993: poemaro "Ibere Libere" kaj
(prozajxoj) "Ekstreme" de Jorge Camacho, Miguel Fernandez, Goncalo Neves, Liven
Dek. Vd Abel Montagut.
ITOO Kanzi: "Ludovikito" eldonis
"plenan verkaron de l. l. zamenhof" (1973-2005); "senlegenda biografio de l. l.
zamenhof".
Sten Johansson: oftaj premioj en
Belartaj Konkursoj; tradukis "Nobela novelaro" (de nobelpremiitoj; en "Pastecxo"
amuze imitas la stilon de nuntempaj E-auxtoroj.
Theo Jung: verkis "Landoj de l'
fantazio"; fondis "Heroldo de Esperanto" (1925); auxtobiografio "Cxiu cxiun".
Kalman Kalocsay: Budapesxta
skolo: kun Waringhien: PG kaj PAG ("Plena Analiza Gramatiko") kaj "Parnasa
gvidlibro"; poemaro "Strecxita kordo" (1931), "Rimportretoj" (sprite pri
samtempaj E-auxtoroj; kasxnome "Sekretaj sonetoj"; majstra traduko: "Infero" (Dante);
"Regxo Lear" (Shakespeare).
Eugene Lanti (Adam) (1868-1947):
Fondis SAT (1921); kontraux UEA: "For la neuxtralismon!"; tradukis "Kandid" (de
"Volter", t.e. Voltaire). Vd Drezen.
Ivo Lapenna (1909-1987):
jugoslavdevena brita juristo, oratoro. Cxefa movada organizanto. 1954: en sesio
de Unesko en Montevideo sukcesis atingi "konsultajn rilatojn" cxe Unesko;
modernigis UEA kiel estrarano pri kongresoj, poste prezidanto gxis 1974; "Esperanto
en Perspektivo" (1975, cxefred.); "Retoriko"; "Elektitaj paroladoj kaj prelegoj".
Ulrich Lins: "Esperanto en
Perspektivo" (parto pri movada historio); verkis "La dangxera lingvo" pri
persekutoj sub Hitler, Stalin k.a.
Lorjak (pseuxdonimo de Jean-Louis Mahe):
rakontoj kaj romanoj, i.a. "Regulus". Sianome Jean Louis Mahe kreis la unuan
E-an ludfilmon "Angoroj".
Anna Lowenstein: romano "La sxtona urbo"; redaktis "Sekso kaj egaleco". Nun
kunlaboras en revuo "Femina".
MIYAMOTO Masao: poezio: en
hajkista klubo kaj "Invit' al japanesko"; romano: "Naskitaj sur la ruino -
Okinavo"; tradukoj: "Kvin virinoj de amoro" (Saikaku Ihara); "Rakontoj de
Erosxenko".
Abel Montagut: samnivela kiel "La
infana raso" de Auld: "Poemo de Utnoa" 1993.
Poul Neergaard: Popularsciencaj:
"Atakoj kontraux gxardenplantoj"; "Vivo de la plantoj".
Istvan Nemere (1944 ): multegaj
romanoj: "La blinda birdo"; "Sur kampo granita"; "La Monto" , "Krias la silento".
Karolo Pi'c: (Praga skolo:
multaj neologismoj): romano "La Litomisxla tombejo".
Claude Piron: romaneto por
studentoj "Gerda malaperis!"; "La bona lingvo" (pledo por simpla stilo);
pseuxdonime Johan Valano: romanoj "Cxu vi kuiras cxine?"; "Cxu li bremsis
suficxe?" k.a.
Edmond Privat (1889-1962): vd
Hodler; poemaro "Tra l' silento" (1912) laux stilo apartenas jam al la dua
periodo; sukcesa legolibreto "Karlo"; biografioj:"Vivo de Zamenhof"; "Vivo de
Gandhi"; "Historio de la lingvo Esperanto" (-1927).
Baldur Ragnarsson: poemaroj (ne
facilaj) "Sxtupoj sen nomo"; "Esploroj".
Juan Regulo Perez: fondis
eldonejon Stafeto (tria periodo); propraj verkoj en "Rikolto".
Cesaro Rossetti: sprita
rakontaro "Kredu min, sinjorino".
Reto Rossetti: Skota skolo: "Oazo" en "Kvaropo"; poemaro "Pinta krajono";
rakontoj "El la maniko". Vd. Szilagyi.
Ferdinand de Saussure: Responde
al la kritiko de Couturat pri la vortfarado en E-o trovis la Principojn de
neceso kaj suficxo; poste volis kompromisi kun Ido: "Antido".
Johann Martin Schleyer: Volapuk
(1880).
Raymond Schwartz: kabareda
kantaro "La stranga butiko"; (eble) la cxefa romano de la tria epoko: "Kiel akvo
de l' rivero"; spritaj rakontoj "Vole novele". (En "Sennacieca Revuo" li havis
rubrikon "Laux mia Ridpunkto").
Hippolyte Sebert: mecenato;
laboris en la Centra Oficejo (1906-1922): eldonis "Oficialajn dokumentojn" (i.a
pri la kongresoj).
Tibor Sekelj: sukcesis atingi en
Sofia, 1985, ke Unesko rezoluciu por atento al E-instruado kaj al la Jubilea
Jaro 1987; facila romaneto "Kumeuaua, la filo de la gxangalo"; poemaro el parte
nekonitaj indigxenaj tradicioj "Elpafu la sagon"; vojagxrakontoj "Mondo de
travivajxoj".
Trevor Steele: auxtralia
instruisto; romanoj i.a. "Sed nur fragmento" ; "La fotoalbumo", jam du volumoj.
Hugo Steiner: fondis IEMW (Internacia
Esperanto-Muzeo en Vieno, 1927).
Sandor Szathmari: gravaj romanoj
i.a. "Vojagxo al Kazohinio".
Ferernc Szilagyi: noveloj
"Koko krias jam". Redaktis "33 rakontoj - La
Esperanta Novelarto" kun R.Rossetti.
Spomenka Sxtimec: romanoj "Ombro
sur interna pejzagxo"; "Kroata milita noktolibro".
Harald Thilander: redaktis "Esperanta
Ligilo"; "Ligilo por vidantoj".
Poul Thorsen: poemoj
"Rozoj kaj urtikoj"; kaj "Sen paraqsxuto"; trad. "Gruk" (Kimbel); "Duel"
(kun Boulton).
Humphrey Tonkin: prezidinto de
TEJO; UEA (1974); aktivas por CED (Centro por esploro kaj dokumentado pri mondaj
lingvoproblemoj), ESF; "Winnie la Pu" (Milner: oficiale trad. Ivy Kellerman, sed
Tonkin multe korektis); angligis "Maskerado cxirkaux la morto (Theodor Schwartz);
red. LPLP ("Lanuage Problems and Language Planning": lingvaj problemoj kaj
lingva planado). Trad. I.a. "La vivo de Henriko Kvina" (Shakespeare).
Heinrich Trompeter: garantiis
por tri jaroj honorarion al la red. de "La esperantisto".
UNESKO: rezolucioj 1954 (Lapenna)
kaj 1985 (Sekelj).
Eli Urbanova: (Praga
skolo): poemaro "Nur tri koloroj"; auxtobiografia
romano "Hetajro dancas".
Henri Vallienne: la
plej fruaj originalaj romanegoj: i.a. "Kastelo
de Prelongo"; tradukis "Eneido" (Vergilio).
Vladimir Varankin: kuragxa
romano pri politika subpremado "Metropoliteno" (1933).
Gaston Waringhien (1902-1991): (sub
Grosjean-Maupin) Plena vortaro, mem cxefredaktis "Plena Ilustrita Vortaro"
(1970; nunajn eldonojn 2002 kaj 2005 cxefredaktis Michel Duc-Goninaz); kun
Kalocsay: Plena Gramatiko, Plena Analiza Gramatiko (1980), kaj "Parnasa
Gvidlibro" (poezia arto); kun pseuxdonimo "Maura": poemaro "Duonvocxe"; Serio da
tradukoj: "El la parko de la franca poezio"; Eseoj: i.a. "Beletro, sed ne el
katedro"; "Lingvo kaj Vivo"; "Ni kaj gxi" (pri arto kaj religio).
John Wells prezidanto de UEA
post Tonkin: "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto".
Eugen Wuster (dua periodo):
Masxinfaka terminaro; Zamenhof-radikaro. Fondis poste la anglalingvan ISO,
internacian normigan organizajxon.
Lidja Zamenhof (1904-42):
Cxeh-instruistino; aligxis al la Bahaa movado; tradukis "Quo vadis" de
Sienkiewicz.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: 15 dec.
1859 - 14 aprilo 1917: kiel gimnaziano kreis Lingwe Uniwersala (1878); la unua
libro nomigxis "Lingvo Internacia. Plena lernolibro" kaj aperis 26 julio 1887;
Kongresparoladoj (1905-1912); Leteroj (al francaj movadanoj; kolektis kaj
komentis Waringhien); "Originala Verkaro"; "iel tiel kompletigita plena verkaro
de l. l. Zamenhof" (It^o kanzi); cxefverkoj: "Fundamenta
Krestomatio" (1903) kaj "Fundamento de Esperanto" (1905); "Esperanta Proverbaro";
tradukloj: "Hamleto" de Shakespeare (1894); "La
revizoro" de Gogol; "Georgo Dandin" de Moliere; "Ifigenio en Tauxrido" de Goethe;
"Marta" de Orzesko(wa); La Malnova Testamento (Kompleta biblio aperis nur 1926:
cxefred. Warden); Fabeloj de Andersen. Z-biografioj de Boulton, Privat, Itroo
Kanzi, Drezen k.a.
Hans Bakker:
ekde 1980 kunordigis kaj stimulis la agadon en Afriko.
Imre Baranyai
(Emba): Budapesxta skolo: "Ekzilo kaj azilo"; "Maria kaj la grupo".
Louis
Beaucaire: tria periodo: "Kruko kaj Baniko en Bervalo"; "Fabeloj de la
verda pigo".
Paul
Bennemann: dua periodo: "Internacia kantaro".
Roger Bernard:
cxefe tria periodo: "La Nauxzo"; "La respektema p:" (Sartre);
"Parnasa Gvidlibro" (kun Kalocsay kaj Waringhien).
Hindrik Jan
Bulthuis: dua periodo: "Idoj de Orfeo".
Vilmos Bleier
kaj Lajos Kokenyi: "Enciklopedio de Esperanto" 1933
Mikaelo
Bronsxtejn: tria periodo: tradukoj kaj originalaj kantoj ("Amitaj, amataj,
amotaj") kaj rakontoj pri SEJM (malpermesitaj tendaroj
de junaj sovetiaj e-istoj).
Montagu C.
Butler: cxefe tria periodoFondis la "Londonan E-Biblioteko" (nun en
Barlaston); "Esperanta Himnaro"; "Step by step in
Esperanto".
Tazio
Carlevaro: la literatura parto en "Esperanto en Perspektivo" (Lapenna,
Lins).
Probal
Dasxgupto: tria periodo: "Primico" de Robindranat Tagore; red. LPLP.
Leen Deij:
en "Esperanta Antologio", en "Heroldo de Esperanto"; "Miranda" (evoluo de
infanlingvo).
Vasilij
Devjatnin: slava skolo: "Boris Godunov" (Pusxkin).
John
Dinwoodie: Skota Skolo: "Kastelo el revoj" en "Kvaropo".
Hilda Dresen:
dua kaj tria periodoj: "Norda naturo".
Vasilij
Erosxenko: dua periodo: "La tundro gxemas"; "El la vivo de la Cxukcxoj";
verkis cxine kaj japane: tion tradukis i.a. Miyamoto:
"Stranga kato"; "Malvasta kagxo" k.a.
Frits
Faulhaber: dua kaj tria periodoj: "Ne tiel, sed tiel cxi" pri bona stilo.
Lina
Gabrielli: tria periodo: Eldonejo "Plejado"; "Karnevalo".
Konisi GAKU:
tria periodo: sciencfikcia romano "Kosmosxipo Edeno V."
Albert Goodheir:
skota skolo: Eldonejo
"Kardo"; poemaro
"Merlo sur
menhiro".
Grosjean-Maupin k.a.: "Plena vortaro" (1930, vd Waringhien).
Paul Gubbins:
tria periodo: lego/lernolibro "Kunvojagxu!"; didaktika video "Esperanto,
pasporto al la tuta mondo".
Marinko
(Gxivoje) Gjivoje:
tria periodo: "Interesa
arkeologio", "Esperantonimoj" (sinonimoj,
antonimoj, paronimoj, vortludoj).
Marie Hankel:
unua periodo: "Sableroj". Unua regxino en "Floraj ludoj".
Einar Haugen:
tria periodo: Majstra tradukinto de dramoj de Ibsen: "Peer Gynt", "Brand".
Zora Heide:
tria periodo: rakontoj "Etulaj aventuroj".
Kajto: muziko-kaj-kantgrupooj: kasedoj/kd (kompaktdiskoj) "Kajto", "Procesio
multkolora", "Maskoj" k.a.
Kalevala (Linnroth):
tria periodo: majstra traduko de Leppakoski.
Leopold
Knoedt: tria periodo: epopeo "La Luzidoj" (Camoes).
Boris
Kolker: tria
epoko: lernolibro
kun kulturaj sciojk "Vojagxo en Esperantolando".
A. Kofman:
slava skolo: "Iliado" de Homero.
Ji`ri Ko`rinek: "Vitreroj".
Kurisu Kei:
tria epoko: korespondajxoj "Vocxo de l' Mondo".
Nikola
Kurzens: dua epoko: poemaro "Mia spektro".
Georges Lagrange:
tria epoko: "La justuloj"
(Camus) k.a.
tradukoj; kun pseuxdonimo Serge Sire: romano "Surklife".
Laulum (Li
Shijun): tria epoko: traduko: "Cxe la akvorando".
Valdomiro
Lorenc: tria epoko: traduko de "Bhagavad Gita".
Jan Luyken:
dua epoko: romano "Pro Isxtar!".
Stefan
MacGill: tria epoko:
didaktikaj verkoj:
"La lauxta vekhorlogxo"; "Tendaraj Tagoj";
"Okuloj".
Geraldo Mattos: tria epoko: dramo "La nigra Spartako"; poemaro "Ritmoj de Vivo";
gramatikaj brosxuroj.
Felicien Menu
de Menil: komponis la melodion de "La Espero".
Eugen
Mihxalski: dua epoko:
"Prologo" (en
"Elektita poemaro"
eld. De Auld).
Mauro Nervi:
tria epoko: rakontoj "La turoj de l' cxefurbo".
Leonard Newell: dua epoko: romano "Baksxisx". Tria epoko: traduko "Hamleto,
princo de Danujo" (Shakespeare).
Inazo Nitobe:
Favore raportis pri la 13a UK (Prago, 1921) al "Ligo de Nacioj":
Nitobe-simpozioj ekde 1996 (UK en Prago).
Paul Nylen:
en 1895 revuo "Lingvo Internacia"; dua epoko: trad. "Per balono al la Norda
Poluso" kun Engholm.
Kenji OSSAKA: tria epoko: traduko "El orienta florbedo".
Andrzej Pettyn:
tria epopko: parolinto de Radio Varsovio; lernolibroj: "Esperanto en
epizodoj"; "Esperanto en dialogoj"; "Esperanto laux amuzmetodo".
Praga skolo:
Pi'c, Urbanova kaj Rumler.
Theodor Pumpr:
tria periodo: majstra traduko de poemo "La Bapto de caro Vladimir" (Havli`cek
Borovsky).
Jean
Ribillard: tria periodo: filozofia romaneto "Vivo kaj opinioj de majstro
M'Saud".
Ivo Rotkvi'c:
tria periodo: grava traduko de "Cezaro" de Jelu^si^c.
Hans Ammond Rosbach:
tria periodo:
romanoj "Fiancxo
de l' sorto"; "Unumane".
Stanislav
Schulhof: dua periodo: poemaroj "Bohemaj granatoj"; "De espero al despero".
Karl Schulze:
tria periodo: gravaj tradukoj: "Faust" (Goethe); "Lotte en Weimar" (Thomas Mann).
Rikardo
Schulze: tria periodo: lia "Analiza skolo" pledas por logika lingvouzo.
Gravaj tradukoj: "La perdita honoro de iu Katarina
Blum" (Brecht); "La Muzino".
Vilho Setala:
dua kaj tria periodoj: grava lernolibro "Privilegia vojo al lingvoscio".
K.R.C.
Sturmer: dua periodo: romano "Por recenzo:!".
Ivan Sxirjaev:
slava skolo, sed nur
lastatempe aperis preskaux moderna romano "Sen titolo".
Lajos
Tarkonyi: (Totsche): Budapesxta skolo: pri E-literaturo: "De pagxo al
pagxo"; tria periodo: poemaro "Soifo".
Giorgio
Silfer (Ari): tria periodo: poemoj, teatrajxoj, tradukoj; red. "Literatura
Foiro"; kun Perla Martinelli: "Heroldo de Esperanto";
kunfondis la "Civiton" en La Chaux-de-Fond, Svislando.
Lakmiswar
Sinha: dua kaj tria periodoj: traduko "Malsata sxtono" (Robindranat
Tagore): la unua el "Serio Oriento Okcidento".
Petro Stojan:
dua periodo: pri planlingvoj "Bibliografio de internacia lingvo" (1929).
Henri Vatre (Beaupierre):
tria periodo: stil-imitajxoj en "Specimene".