Îïèñàíèå: Îïèñàíèå: Îïèñàíèå: Îïèñàíèå: Îïèñàíèå: Îïèñàíèå: Îïèñàíèå: C:\Documents and Settings\1\Ìîè äîêóìåíòû\LIBE\Adresa1.gif

 

 LIBE

Ligo internacia de blindaj esperantistoj

 

 

 

Estraro

 

Adresaro

 

Delegitoj de LIBE

 

Statuto kaj interna regularo

 

IKBE

 

RETKONFERENCO

 

Esperantaj gazetoj en brajlo

 

“Esperanta Ligilo” rete

 

“Esperanta Ligilo” (lasta numero)

 

Arkivo de "Esperanta ligilo"

 

Fonduso de Jerosxenko

 

Por ekzamenigxontoj

 

 

 

   Ligo Internacia de Blindaj  Esperantistoj (mallongige: LIBE) estis fondita en 1951 dum la 19-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (Munkeno, Germanio). Gxin antauxis Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj (UABE), fondita en 1923 dum la tria IKBE (nurnbergo, Germanio), kiu en 1931 transformigxis al UABO (Universala Asocio de Blindulorganizajxoj).
    LIBE precipe celas unuigi diverslandajn blindajn kaj viddifektitajn esperantistojn por helpi al ili en studado, perfektigxo kaj praktika utiligo de la internacia lingvo.

                                                                            

 

Novajxoj kaj anoncoj

 

        21.05.2013. Aperis la 4-a kaj 5-a numeroj de "Esperanta ligilo" por 2013 j.  vidu ilin  laux:

Lastan numeron de "Esperanta ligilo"

 

        09.04.2013  KANDIDATOJ POR LA NOVA LIBE-ESTRARO

Koncizaj biografioj

 

 Pier Luigi da Costa (Italio), kasisto de LIBE: "Mi naskigxis en la jaro 1941 kaj blindigxis pro eksplodo tuj post la milito. Mi klerigxis kiel instruisto, kvankam efektive mi neniam profesie instruis. Sur E-a kampo mi arangxis kursojn por vidantoj kaj por bll.j, okupigxas pri perkoresponda kurso por bll.j, klopodas regule partopreni niajn kongresojn kaj redaktas la organon de la itala blindulesperantista  Asocio, Itala Ligilo. En la lastaj jaroj mi arangxis surdiskan version de la Plena Ilustrita Vortaro (kun kelkaj aldonaj vortaretoj) facile uzeblan de nevidantaj komputiluzantoj, kaj mi dauxre laboras por gxia plibonigo kaj pliampleksigo."

 

   Dimo Dimov (Bulgario): naskigxis en 1953.  Esperanton mi lernis en 1974. Al la e-movado mi aligxis en 1976. En la periodo 1990-1992 mi estis  prezidanto de la Sekcio de blindaj esperantistoj en Bulgario. Ekde 2005 j. mi estas estrarano de ANEB. En la jaro 1982 mi finis altan instruitecon kiel foresta studento en universitato "Kiril kaj Metodij" en la urbo Veliko Tarnovo. Ekde 1971 gxis 2010 mi laboris en porblindula entrepreno en Varna.

 

Vladimir Jxelev (Bulgario): Naskigxjaro 1936; Profesia tiflopedagogo, instruisto pri orientigxo kaj movigxemo. Lernis E-on en 1959, aligxis al la e-movado en la jaro 1968. Membro kaj aktivulo de Bulgara esperanto-asocio, kunfondinto kaj prezidanto de ANEB ekde gxia fondigxo en 1998 j.

 

   Tadeusz Karasx (Cxehxio): Mi nomigxas Tadeusz Karasx. Mi naskigxis la 19-an de septembro  1962-a jaro en la malgranda pola vilagxeto Slowik apud de la famkonata pilgrimloko Czestochowa (Pollando). Mi estas denaske blindulo, kvankam post kelkaj okuloperacioj mi posedas iometan vidrestajxon. La bazan lernejon mi frekventis vizitante krakovan fundamentan lernejon por nevidantoj, kie interalie komencigxis mia interesigxo pri muziko. Nome mi okupigxis pri violon- kaj pianludado. Kun Esperanto mi unuafoje untusxigxis dum la vizitado de la krakova instituto, sed pli grave interesigxi kaj pli intense okupigxi pri gxi mi komencis nur dum studado en Praga konservatorio por viddifektita junularo (Cxehxio - jaro 1985). Post la fino de praga konservatorio nuntempe mi laboras en la cxehxa baza artlernejo kiel muzikinstruisto. Mi, kune kun mia edzino jam dum dek jaroj prilaboras la vocx-registrajxojn de la revuo AUXRORO, kiu gxis nun estas eldonata

en Cxehxio.

 

Natalia Kasymova (Germanio): Mi naskigxis en 1955 en Rusio, en malgranda urbo apud Samara (tiam Kujbisxev). En 1974 mi finis la blindullernejon en Kujbisxev. Poste mi iris al Tagxikio, kie mi finis pedagogian universitaton, fakultaton de fremdaj lingvoj kaj farigxis instruistino pri la germana lingvo. Mi laboris en la blindullernejo 25 jarojn. Post la disfalo de Sovetunio kaj kruela interetna milito en Tagxikio mi translogxigxis en Germanion. Nun mi laboras en Frankfurto en "Dialogmuzeo en mallumo", kie mi gvidas grupojn de vizitantoj kaj klopodas prezenti al ili "la mondon de blinduloj". En la jaro 2001 mi finis mian studadon pri E-instruado kaj ricevis diplomonkiel instruisto de Cxe-metodo. En la estraro mi estas konsilanto. Krome mi respondecas pri instruado kaj  edukado. Dum niaj kongresoj mi ofte gvidas E-kursojn. Mi havas du filojn kaj du genepojn.

 

Nedeljka Lojxajicx (Serbio): Mi naskigxis en la jaro 1956, blindigxis estinte 13-jara kaj E-istigxis en la jaro 1973. Post la fino de gimnazio mi studis psikologion en la Beograda universitato.Mi laboris kiel telefonistino, psikologino kaj nun mi estas bibliotekistino en Nacia biblioteko de Serbio (Apartamento por blindaj kaj malfortevidantaj legantoj). Mi partoprenis en pli ol dudek IKBE-j kaj  pluraj aliaj E-renkontigxoj. Mi estas membrino de Serbia Esperanto-Instituto kaj dum pluraj jaroj estraranino de LIBE.

Mi havas du gefilojn kaj unu nepon.

 

Anatolij Masenko (Rusio): "naskigxinta en 1937, denaske blinda, nun Mi estas emeritita instruisto.  Mi E-igxis en 1957, partoprenis en 20 IKBE-oj kaj nuntempe estas  vicprezidanto de REAN kaj dua sekretario de LIBE."

 

Olena Posxivana (Ukrainio): Olena Posxivana (Ukrainio) naskigxis en 1964 en Dnepropetrovsk, E-istigxis en 1980, lingvisto, tiflopedagogo, laboras kiel instruistino en blindullernejo, redaktis la revuojn "Viburno" kaj "SER", dum ok jaroj estis gxenerala sekretario de LIBE, nun estas redaktoro de EL, delegito de Ukrainio, ne edzinigxinta, havas filinon.

 

Dragan Sxtokovicx (Kroatio): Mi naskigxis en la jaro 1960. Post vizito de baza lernejo, kie mi lernis ankaux E-on, mi estis edukita kiel telefonisto. Mi havas edzinon kaj filinon. Ekde 25 jaroj mi estas membro de KUNE (Kroata Unuigxo de nevidantaj Esperantistoj), estante nun ties sekretario. Kelkfoje mi partoprenis en IKBE-J kaj estis inter la organizantoj de IKBE, okazinta en Premantura.

 

     Nome de la estraro Nedeljka Lojxajicx, prezidantino de LIBE

vidu la 3-a numeron de "Esperanta ligilo"

 

       26.03.2013. 79-a Internacia Kongreso de Blindaj  Esperantistoj 28.08-03.09 2013 Obzor – Bulgario (tria komuniko)

            Karaj geamikoj!

1.  La Prepara kongresa komitato kaj la Asocio de la blinduloj en Bulgario interkonsentis plilongigi la limtempon por pago de la kongreskotizoj gxis la 15-a de majo.

2.  Post la kongreso eblas ripozi en hotelo "Horizont" pagante 25 euxrojn tage . Pri la tempodauxro de sia restado la dezirantoj interkonsentos kun la hotelmastro surloke.

3. Tiuj, kiuj intencas alveni en Varna antaux la kongreso aux resti post gxia fermo, povos noktumi en la lernejo por infanoj kun difektita vidpovo ("Ucxilisxte za deca s narusxeno zrenie "Prof. d-r Ivan Sxisxmanov"), kvartal Asparuhxovo, mestnost Vilite.  Ni tamen petas ilin sciigi nin pri sia alveno almenaux kvin tagojn pli frue.  Je ilia dispono estas:

            a. Dulitaj luksaj cxambroj kun akvovarmigujo, klimatizilo, fridujo, kabla televido. Unu tranokto en dulita cxambro kostas 10 euxrojn popersone. Kiu preferas logxi sola pagos 20 euxrojn.

            b. Kvarlitaj cxambroj kun necesejo kaj malvarma akvo . Se en la cxambro logxos kvar personoj, ili pagos po 4 euxrojn, tri personoj- po 5 euxrojn, du personoj- po 7 euxrojn. Kiu deziras logxi sola, pagos 10 euxrojn.

4.  De la 6-a gxis la 8-a de septembro en urbo Sliven okazos la 65-a Nacia kongreso de Bulgara E-asocio (BEA). La interesigxantoj turnu sin al Stojanka Drandeva,- prezidanto de la e-societo en Sliven kaj organizanto de la kongreso, kies retadreso estas: tania_zem@abv.bg

          Nome de la Prepara kongresa komitato

Vladimir Jxelev – prezidanto

Dimo Dimov - vicprezidanto

 

        22.12.2012. 79-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj

28.08-03.09 2013 Obzor- Bulgario (dua komuniko)

Karaj geamikoj!

1. La kongreskotizon oni povas gxiri pere de banko al:

Banka DSK EAD Petko D Petkov 23 Plovdiv

kontonumero:  IBAN: BG50STSA93000002615571

BIC: STSABGSF

Asociacija na nevijxdasxtite esperantisti v Bulgaria ul. Landos 24 bl. 2 vh. B 4006 Plovdiv.

Ni memorigas, ke gxis la 21-a de aprilo oni devas gxiri alnenaux 50 procentojn de la kongreskotizo. La alian duonon vi povas pagi post via alveno. Pri la monsendo bv. informi s-anon Dimo Dimov.

Ni petas tiujn, kiuj havas eblecon sendi la tutan sumon. Atenton! Kaze de eventuala rezigno pri partopreno en la kongreso oni devas sciigi nin ne pli malfrue ol la 28-an de aprilo. Post tiu dato ni devas gxiri la monon al la banka konto de la Asocio de la blinduloj en Bulgario kaj oni ne rericevos sian antauxpagon. De la redonotaj kotizoj ni retenos la monsumojn por faritaj administraj kaj bankelspezoj.

2. Ni memorigas al tiuj, kiuj intencas prelegi anonci sin gxis la 30-a de junio. La prezentotaj prelegoj dauxru ne pli ol 20 minutoj.

3. Viajn aligxilojn bonvolu sendi gxis la 1-a de majo al Dimo Dimov, kies retadreson ni publikigis en la unua komuniko. Lian posxtadreson vi trovos sube.

4. Jen la posxtadreso de Dimo Dimov: Dimo Penev Dimov,JxK Mladost bl. 109, vh. 6, ap. 1,BG-9027 Varna, Bulgario.

Tiuj, kiuj intencas veturi al Varna trairante Sofion povas turni sin pri eventualaj informoj al Keranka Milusxeva.

Retadreso: k.milusheva@gmail.com

Posxtel: +359 898 47 38 48

Vladimir Jxelev- prezidanto

Dimo Dimov- vicprezidanto

         24.10.2012. Aktualigita: Adresaro de LIBE 

 

       20.09.2012   Karaj geamikoj, kun granda malgxojo mi sciigas vin, ke la 09-an de septembro forpasis en tutmonda blindulesperantista movado tre konata aganto s-ro Jiri Vychodil. Li estis multjara redaktoro de la cxehxa esperanta bl.gazeto Auxroro kaj administranto de la organo de LIBE - Esperanta ligilo. Baldaux nuna redaktoro de Auxroro Jiri Jelinek preparos kune kun mi artikolon, priskribantan tutvivan fervoran klopodon de s-ro Vychodil pri disvastigado de specifaj informoj el blindula movado esperantista ecx gxenerala. Honoro al lia memoro!
Jan Priborsky, nome de la Blindulsekcio de CXEA

 

         04.08.2012.  Kongresa temo: "Blinduloj por digna vivo kaj homaj rajtoj".
Al cxiu homa unuopulo servas la samaj rajtoj kaj permesoj. La invalideco aperas kiel sekvo de interago inter la personoj kun vidaj misfunkcioj kaj sociaj baroj, sekvantaj el homaj kondutmanieroj, kiuj estas obstakloj dum plena kaj efika partopreno de viddifektitaj personoj en la socia vivo egalrajte kun cxiuj civitanoj.
    Iu ajn formo de diskriminacio de iu ajn persono pro ties viddifekto estas krimo kontraux digno kaj honoro de homo.
Viddifektitaj personoj konstante konfrontas kun baroj, malebligantaj ilian partoprenon en la socia vivo.
    La plimulto de viddifektitaj personoj trovigxas en malfavora socia kaj ekonomia situacio.
Cxesigo de socia eskludo de viddifektitaj homoj estas grava defio kaj signifoplena faktoro de la socia disvolvigxo je la tuthomara skalo, socia kaj ekonomia,
    kaj ankaux estas efika agadmaniero por likvido de mizereco.

    Viddifektitoj havas la rajton studi, plialtigi sian kvalifikon kaj labori en egalaj kondicxoj kun aliaj civitanoj, inkluzive la rajton vivteni sin per laboro, elektita de ili, akceptita en labormerkato kaj labormedio en maniero transparenta, nediskriminacia kaj alirebla por cxiuj personoj.
    Nepermesebla estas iu ajn formo de diskriminacio pro viddifekto rilate al cxiuj agadsferoj koncerne diversajn formojn de enlaborigo, laborkariero kaj laborkondicxoj respektive al laborsekureco kaj laborhigieno.
    Sencxesan defendon postulas la rajtoj de viddifektitoj, traktataj laux principoj de egaleco kun la aliaj civitanoj, al justaj kaj konvenaj kondicxoj de laboro, soci-agado, ripozo kaj cxiutaga vivo.
Por asekuri tion, ni, viddifektitoj, diversmaniere (pere de amaskomunikiloj, Interreto, publikaj arangxoj, propagandaj kunvenoj, elpasxoj en lernejoj ktp.) kuragxe kaj realisme informu la vastan publikon pri la eblecoj, atingoj, sukcesoj, malfacilajxoj kaj realaj bezonoj de blinduloj.
   Blindaj esperantistoj kunlabore kun la naciaj kaj internaciaj blindulaj kaj porblindulaj organizajxoj informu internaciskale (pere de amaskomunikiloj, Interreto, publikaj arangxoj ktp.) pri novaj atingoj de blinduloj, apero de novaj blindul-helpiloj, originalaj solvoj de specifaj blindul-problemoj ktp. cele al disvastigo de tiu sperto en aliaj landoj.
    Pere de la landaj kaj lokaj organizajxoj blindulaj kaj porblindulaj ni propagandu la progresivajn atingojn kaj sperton de solvado de specifaj blindulaj problemoj, novajn blindul-helpilojn je la nacia kaj loka nivelo.
    Ni, blindaj esperantistoj, pere de informado, konkreta agado, persona viv-ekzemplo klopodu forigi la negativajn stereotipojn kaj ellabori la pozitivan bildon de blinduloj kiel egalrajtaj, dignaj, plenvaloraj civitanoj.
        Akceptita unuanime kun kelkaj stilaj amendoj la 19-an de julio 2012.

 

          03.08.2012. Aktualigita: Delegitoj de LIBE.

         30.07.2012. Hieraux forpasis virino, al kiu mi sxuldas mian esperantistecon, mian konon de Esperanto kaj mian amon al Esperanto - Anastasija Ivanovna Jxukova, kiun e-istoj nomis Nadja. Sxi estis tre bone konata en la blindula E-movado kaj hodiaux multaj esperantistoj kunploras kun mi. Versxajne, sola maniero kiel mi povas omagxi al sxia memoro, estas skribi iom pri sxi.
  Sxi estis blinda ekde infaneco kaj sxi instruis la rusan lingvon kaj la rusan literaturon en blindula lernejo en mia naskigx-urbo Kislovodsko. Estante ankoraux lernejano, mi eksciis pri E-o kaj baldaux trovis E-klubon en Kislovodsko. Anastasija Ivanovna ne nur instruis al mi E-on, sxi traktis min kun patrina amo, zorgante ankaux pri mia gxenerala evoluo. Sxi helpis min pri la rusa lingvo kaj instruis min ami kaj kompreni la rusan literaturon. Sxiaj lecionoj de Esperanto estas neforgeseblaj: tio estis ne nur parkerado de reguloj kaj vortoj, sed ankaux vera aventuro tra Esperanta poezio kaj beletro. Mi gxis nun memoras la momenton, kiam en mia menso naskigxis kaj el mia busxo elsaltis unua flua frazo en Esperanto - kaj sxi cxeestis tiun momenton, kaj al sxi apartenas cxi tiu merito. Kompreneble, ecx post la fino de la baza kurso sxi zorge direktis mian progresadon kaj legigis al mi la modelajn verkojn de Kabe, konatigis kun la brila poezio de Kalocsay, enkondukis en la rave humanisman mondon de Baghy.
    Esperanto estis sxia vivo, Esperanto estis sxia cxio. Kaj Esperanto farigxis ankaux mia vivo. Mi estas felicxa, ke mi havis sxin kiel instruistinon. Gxis nun mi auxdas sxin diri al mi: "Neniam kabeigxu, kara!". Ne, kara mia Anastasija Ivanovna, ecx se mi malaktivadas polonge, tamen mia koro cxiam apartenas al Esperanto. Kaj tiel estos, mi jxuras je via hela memoro.
    Kiam ni festis sxian 70-an jubileon, mi verkis je sxia honoro odeton, jen parto el gxi:
 

    Per sankta am' dissaltigante

    obstinajn barojn de l' vantec',
    Sxi verdulidojn kovis kante,
    Versajxe, lude, kaj laux dec'
    Nomigxas Nadja esperante.

    "Nadja" en la rusa signifas "Espero". Sxi do estis samnomulino de Esperanto. Kaj mi esperas tutkore, ke la Sinjoro akceptos sxin en Sia regno.
            Ilija Smykov (Rusio).

 

        27.07.2012. Sciigo pri IKBE-78. De 13 gxis 20 de julio apud Kijivo pasis Internacia Kongreso de blindaj esperantistoj (IKBE-78). En gxi partoprenis preskaux 60 esperantistoj el 14 landoj. Senescepte cxiuj estis renkontitaj en la fervoja stacidono (organizis E.Slovacxevskaja) kaj en la flughaveno "Borispil" (organizis M.Lineckij). Estis bone prizorgita ankaux la forveturo. La Kongreso pasis precipe en trankvila kaj amikeca atmosfero. Sola manko - la unuan fojon dum pli ol 20-jara historio de la sanatorio, en kiu okazis la arango, mankis varma akvo, sed tio, ve, ne estas kulpo de la organizantoj. La programo (respondecis O.Posxivana kaj T.Muhxamedsxina) similis al tiu de kutimaj E-arangxoj - dematene lernado, post la tagmangxo - prelegoj, pridiskutoj, konversacioj, vespere - kultura programo. Multe da atento estis donita al temo pri V.Erosxenko, pri kiu respondecis Julia Patlan'. Aktive kontrinuis al gxi A.Masenko kaj S.Prohorov (Rusio), K.Kikusima kaj T.Kunio (Japanio). Fine de la renkontigxo tage okazis koncerto de fama rusia pianisto, laureato de multegaj konkursoj Andreo Korobejnikov kaj vespere - granda Internacia koncerto. Interesa estis ankaux "Ukraina vespero", al kiu speciale venis O.Kovalivska (eks-Mirgorodska). Bedauxrinde pro la malsano ne sukcesis veni. Bone kontribuis al la programo per sia bela voco 76-jara veterano de la movado P.Sinpir Krome, la arangxon vizitis radi-jurnalistino de la stacio "Voco de Kijivo", kiu intervjuis s-ron M.Lineckij. Temis pri diversaj temoj gxenerale rilataj al Esperanto. Certe estis tusxita temo ankaux pri la 125-jarigxo. En la elsendo sonis kantoj el la disko "Ukrainaj kantoj en Esperanto": "Salika breteto" (traduko de M.Bronsxtejn) kaj "En cxeriza gardenet'" (traduko de M.Lineckij). Dezirantoj ricevi kopion de la registrajo povas turni sin al mi. La organizintoj (M.Lineckij kaj E.Slovacxevskaja) ricevis multajn dankonjn de la partoprenintoj pro bone organizita Kongreso.      

            Mikaelo Lineckij  tel. +38063-8493193, www.lineckij.org.ua  

    La fragmenton de la kunsido, dedicxita al akcepto de rezolucio de 78-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj elsxuteblas cxi tie:

 http://www.blindcompass.ru/UploadEsperanto/rezoluciode78IKBE.mp3

            18.06.2012. Karaj estraranoj, karaj amikoj, Sube  estas la spezokonto kaj bilanco por la jaro 2011 kaj bugxeto por la jaro 2013. Bedauxrinde scioj por la financa raporto haveblis nur en la komenco de junio kaj kelkaj detaloj bezonis precizigojn. Mi ne scias cxu ankoraux aperos EL antaux la IKBE por ke la financa raporto kaj bugxeto aperu en gxi. Bilanco/Movada kaso La sumo 1750 en pasivoj venas el la hazardaj enspezoj. El donacoj kovras 288,25 kongresan kason. Estus rekomendinde ke estraro pripensu kaj decidu al kia agado Movada kaso estu dedicxata. Salute Ritva Sabelli

         12.03.2012. Karaj legantoj! Kun grandega bedauxro mi eksciis, ke nia kara Attila Varro ne plu povas redakti la revuon. Dum 11 jaroj li akurate kaj sindoneme plenumis tiun laboron, pro kio ni cxiuj kore dankas lin. Ni ricevadis la revuon, haste trafoliumadis gxin, kaj oni povis havi la impreson, ke gxi farigxas per si mem, portante al ni interesajn kaj utilajn informojn. Sed iu ja devas fari gxin, kelkfoje kontroli cxiun literon, cxiun signon. Nun mi devis akcepti tiun taskon. Mi konscias, ke tio estas granda honoro kaj ankaux granda respondeco, do, kun helpo dia kaj via mi provu pravigi vian elekton kaj vian fidon. Pri la definitiva decido doni al mi tiun taskon mi eksciis la 3-an de marto, tio kauxzigis kunigon de tri numeroj. Por rekompenci tiun perdon, versxajne, ni faros iun suplementon. I.a., se iu havas iujn ideojn pri ties enhavo, bv. skribi al mi.
Mi diru kelkajn vortojn pri mia koncepto de nia revuo. Gxi devas havi tri cxefajn taskojn> 1. Informi legantojn pri la agado de LIBE kaj E-movado inter bll'j (tiel estis cxiam kaj tiel restos. Plu aperos tradiciaj rubrikoj, sxatataj de multaj el v, estos rememorigitaj kelkaj malnovaj); 2. Esti siaspeca tribuno, kie bll'j povas prezenti siajn verkojn kaj sian agadon (do, elektante materialojn por publikigo, prioritaton mi donos al blindaj verkistoj, jxurnalistoj, tradukistoj, por ke ne nur ni cxerpu el aliaj revuoj, sed, ankaux la gxenerala publiko povu scii pli pri ni, cxerpi el nia fonto kaj utiligi niajn kontribuajxojn; 3. Informi la bl'ajn E-istojn pri la gxenerala movado. Tio, laux mi, estas la plej simpla tasko, cxar estus peko plendi pri manko de tiaspecaj materialoj. Do, ni plu vivu kaj kunlaboru! Via Olena Posxivana.

        12.03.2011. Karaj blindaj esperantistoj. 10 marto, posttagmeze, granda tertremo atakis la nordan parton de la cxefinsulo de Japanio. La tertremo (M 8.8) estas nekredeble forta. Sed pli terura estis cunamo (ondegego) kauxzita de la tertremo, kies kerno estas en la maro. Cunamo kuris teren tiom rapide kiel Sinkansen (superpekspreso kuranta je 250-300km/horo) kaj mortigis plurajn cxemarajn urbojn komplete. Ankaux la urbego Sendai estas forte damagxita. Pri a gxenerala stato de la katastrofo mi raportos al vi, kiam la
afero kvietigxos kaj ni ekscios diversajxojn de la afero. Eventuale tio povos okazi nur monaton poste... Mi en Tokio, 500km sude de la centro de la unua, la plej forta, tertremo, sentis nespertitan sxanceligxon dela tuta domo, sed en mia hejmo ne okazis tro gravaj damagxoj. Poste tre ofte ni sentis tertremojn sufice fortajn kiel la postefikojn de la unua plej granda. Tiu postefiko dauxros monatojn, aux ecx jarojn.
    Laux mia esploro naniu el la blindaj membroj de JABE estas damagxita forte. Estu trankvila. De iuj el vi mi persone aux JABE ricevis konsolajn kaj zorgemajn mesagxojn. Se aliaj bonvolus skribi al JABE (sed ne al mi persone) ion kuragxigan por japanaj blindaj esperantistoj, oni kun danko aperigos viajn mezagxetojn en la organo de JABE.
jabe@esperanto.ne.jp  Tia kuragxigo internacia valoros al japanaj blindaj esperantistoj.

Kun antauxdankoj pro viaj kuragxigaj mesagxoj al JABE,
KIKUSIMA Kazuko (Krizantemo)

 

         06.03.2011. Rezultoj de Erosxenko-konkurso

        KARAJ GESAMIDEANOJ,

    Kiel vi legis en januara numero de "Esperanta Ligilo" 2010, la estraroj de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj) kaj de REAN (Rusia Esperanto-Asocio de Nevidantoj) anoncis literaturan konkurson okaze de 120-a datreveno de fama rusa blinda mondvojagxinto s-ano V. Erosxenko kun la temo: "Vivo kaj verkoj de Vasilij Erosxenko: ilia signifo kaj valoro por la nuntempa blindulo".

    Gxis la limdato (komenco de novembro 2010) alvenis entute 9 kontribuajxoj: 4 el Rusio, 3 el Bulgario, po unu el Japanio kaj Moldavio.

    Post detala pritrakto la internacia jxurio, konsistinta el: d-ro Mine Yositaka (Japanio), Rob Moerbeek (Nederlando), Julija Patlanj (Ukrainio), Ritva Sabelli (Finnlando), Attila Varro (Hungario) kaj Anatolij Masenko (Rusio), decidis aljugxi la unuan prejmion al s-ano Tanabe Kunio (Japanio), la duan-trian premiojn dividis rusiaj ges-anoj Nadja Jxukova kaj Nikolaj Osipenko.

    Iliajn verkojn vi povas legi en LIBE-pagxaro. Vidu Erosxenko-konkurso Samtempe la jxurio esprimas dankon ankaux al aliaj gepartoprenintoj pro iliaj valoraj kontribuajxoj.

    Anatolij Masenko.

      15.08.2010.  Aperis Arkivo de "Esperanta ligilo" ekde 07.07.2007 gxis la lasta numero.

      21.09.2009 Aktualigita:  Por ekzamenigxontoj.