Rezolucio de la 74-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
al Eŭropa blindula unio (EBU)
Naciaj blind-organizoj
Esperanto-unuiĝoj de viddifektitoj
NEVIDANTOJ EN MEDIO
La partoprenantoj de la 74-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj en Premantura, Kroatio 11.-18.7.2008 kun 76 partoprenantoj el 14 landoj traktis kiel ĉeftemon la problemojn de blinduloj en grandaj urboj, precipe de memstara moviĝo. La kongreso kaj la ĝenerala asembleo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) akceptis jenan rezolucion:
Alvoko 1
La ĝenerala asembleo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj alvokas decidfarantojn de komunumoj, ŝtatoj kaj institucioj de Eŭropa Unio en siaj decidoj konsideri aliron de viddifektitoj al edukado, profesia trejnado kaj enlaborigo, kaj tiamaniere preventi diskriminacion.
Konstruata medio devas esti sekura al ĉiuj.
La ĝenerala asemleo kun plezuro konstatas, ke Eŭropa blindula unio (EBU) konscie agadas por efektivigi partoprenon en socio.
Alvoko 2
La ĝenerala asembleo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj konstatas, ke lingvosciaj gejunuloj kiuj interesiĝas pri internacieco, ne havas kontentigajn taskojn en la okupoj de internaciaj organizoj.
Ekde 1921 komenciĝinta tradicio de ĉiujaraj internaciaj kongresoj de blindaj Esperantistoj ofertas eblecon ricevi interkulturajn rilatojn kaj al partoprenantoj pretecon al internacia kunlaboro. Tial informado pri internacia lingvo Esperanto kaj kontaktoj kun blindulorganizoj estas necesaj.
La ĝenerala asembleo alvokas Esperanto-unuiĝojn de viddifektitoj kune kun naciaj blindulorganizoj subteni pere de Esperanto la dum jardekoj kreitan kulturon.
Pere de revuo Esperanta Ligilo, reto de delegitoj kaj kontaktopersonoj en naciaj blindulorganizoj Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj dum periodo 2009-2012 distribuu informojn pri Esperanto-materialoj, studeblecoj, internaciaj renkontiĝoj kaj instigu al najbarlanda kunlaboro.
Nedeljka Ložajiĉ - Prezidanto de LIBE
Antun Kovaĉ - Kongresa prezidanto