JACQUES TUINDER  10 jan. 1933 – 18 jun. 2011-06-20

           

Neanstatauxebla (laux mia najbaro)

 

 

Jacobus Antonius Tuinder naskigxis antaux 78 jaroj en Hago. Profesie li farigxis “sociala laboranto”, praktike akompananto de socimargxenuloj (en prizono, poste en psikiatriejo). Sian edzinon li renkontis en la jubilea Universala Kongreso en Varsovio, 1959. Naskigxis tri filoj, Flip, Jef kaj Bart. Cxi lasta ne eltenis la vivon, kio afliktis la gepatrojn. Unu el la nepoj ricevis lian nomon. Evidente pro respekto.  

En la movado li konatigxis cxefe inter kristanoj kaj pro sia empatia laboregado por vidhandikapitoj. Humanan helpon li donis ekz. al la blinda Nora Reinders-Bartels, kiu post la perdo de sia sola filo restis sencela. Kune kun Paul van den Berg, la prezidanto de Nosobe,  li persvadis sxin instrui ilin pri Esperanto. Tio jam savis unu vivon. Pli simple: vizitanto ofte trovis lin sindedicxe enpakanta brajlan paperon, kasxdonacojn, ecx tutajn aparatojn por la plej senhavaj samideanoj, interalie en Albanio, Rumanio, (eks)Sovetio. Kaj neniam li ecx pensis pri la eblo malakcepti gaston. Lia varma vocxo invitis – malgraux la laboro multhora - “Bonvolu enveni!”     

Preskaux 45 jarojn, ekde novembro 1966 Jacques Tuinder provis mildigi la sorton de vidhandikapitoj vivantaj en la plej mizeraj cirkonstancoj.  Komence lin alarmis informo, ke milionoj da afrikanoj, t.e.tri el kvar blinduloj, suferas nenecese, interalie pro la rivermalsano kauxzata de cxecxeoj. Cxar Zamenhof po unu tago semajne sin dedicxis al nepagipovaj vidhandikapuloj, Jacques varbis precipe inter “nia diligenta kolegaro”: “Esperantistoj, esperigu esperantojn!” (agado E3). Konservigxis la triobla E en la gxisnuna fondajxo “Evidente”/”Zienderogen”, sed lastatempe restis nur 23 sponsoroj inter la samideanoj  (ne mankas bonaj celoj en la movado). Jam delonge necesis kunlabori kun aliaj instancoj: De komence Prof. Weve-fondajxo, poste Memiso, “Sovagxaj anseroj”, krome apogadis la Heemskerk-aj recikliga butiko (en kiu li volontulis kaj el kiu li alportadis kasedojn por la kaseda servo de Nosobe), komunumo kaj “Kritika Komuno IJmond” (KGIJ, en kiu li aktivadis).

Komence rezultis du veturantaj okulklinikoj (“Zamenhof” kaj “Esperanto”)  en Kenjo kaj Malavio, plus okulhospitalo en Kameruno. Aldonigxis kampanjoj en Azio: A-vitamin-projekto por vjetnamaj infanoj, blindullernejo en Srilanko, li mem aliris Dusxanbe, la cxefurbon de Tagxikio, kie blinda samideanino lin kontaktigis kun la malricxega blindulejo. Gxenerale Jacques estis invitata de la instancoj pere de lokaj esperantistoj, oftakaze mem blindaj. Kaj tion li substrekis en siaj raportoj al “sponsoroj” kaj lokaj gazetoj. Li ankaux artikolis en Esperantaj revuoj: siatempe li ecx prezidis IKUE (1966-71, dum Stefan Maul redaktis gxian “Espero Katolika”. La instancoj ne eltenis ilian praekumenismon kaj maldekstremon. Poste li prezidis KELI (protestant-kristanan: 2000-2004).  Rekono venis nur poste: Honora Membreco de LIBE, danke por lia sponsorado de kongresanoj (kiom tiuj lin dankis!);  Esperanto Nederland aljugxis la Verloren-van-Themaat-premion en 2007, kaj ankaux al sxia regxina mosxto placxis lin honori per kavalerigo en la Ordeno de Oranje Nassau.  

En Euxropo ne malpli mizeras vidhandikapitoj en Albanio, Moldavio, Rumanio, Ukrainio kaj Rusio. Por ne konkurenci kontraux lokaj optikistoj, li cxie okupigxis ekskluzive pri la plej malricxaj vidhandikapitaj, interalie en prizonoj (Rusio): en Rumanio inter ciganoj vivantaj sur rubmontoj, el kiuj ili sercxas ankoraux utiligeblajn materialojn. Sed ankaux blindullernejojn li provizis per la plej esencaj materialoj (brajla presilo, papero, brajlomasxinoj ktp.)  

Pensiite, Jacques plu dejxoris en la monahxejo de Bergen (N.-H), kie li antauxe helpis rifugxintojn fari kandelojn. Poste kiel unu/dutaga pedelo li trovis tempon por ampleksa brajla korespondado. En la Nosobe-semajnfinoj la partoprenantoj de lia dimancxmatena meditado ricevis ecx la tutan tekston bele brajlita, por povi viclegi mozaike. Helpadis tie, samkiel hejme, ankaux lia edzino Vera. Kvankam  li mem pagis cxiujn kostojn, li komencis pli vojagxi, ecx al Afriko. Rezultis “adoptado” (regula subtenado) de pluraj vidhandikapitaj infanoj: 11 en Kongo, po 2 en Maroko kaj Rumanio, 3 en Mauxritanio,   “kaj multaj ankoraux atendas”, li skribis en unu el siaj lastaj raportoj kun evidenta bedauxro ke ne eblas forigi la tiean mizeron.

Legantoj de “Dia regno” ricxigxis per pliaj liaj artikoloj, en “Monato li lastfoje pledis por Amnestio Internacia kaj sia “Evidente”; ankaux niajn klubojn li vizitis: antaux nelonge la Harleman. Post kiam Joke Hoobroeckx  revigligis la klubeton en Heemskerk, Jacques sxoforis du membrojn tien reen. Siatempe gxin animis la instruisto Ton Verwoerd, kiu kasistis en “Evidente” sed kiun, post lia translogxigxo al “Heemswijk”, regule plu vizitis Jacques, respekte al liaj meritoj.

Jacques jam antaux jardekoj signalis, ke iu transprenu lian agadon, cxar li sopiris havi pli da tempo por legi. Neniu pretis. Cxi-jare li – eble ankaux pro grava malsano pasintjara (post kiu li tamen plu vizitis Kongon!) – lasis la organizadon al siaj same entuziasmaj optikistoj. Sola bedauxro: ili regas nek brajlon nek Esperanton. Do fone Jacques restis okupita. Nun li laca revenis el Tanzanio, kaj lia koro cxesis bati en la vendreda nokto, la 18-an de junio. Tre cxagrene li ne longe povis gxui la pli ol merititan “duan pension por legi plu”.

La funebra karto alvokis rezigni pri floroj kaj kontribui al … Evidente! (gxirkonto 10 20 100, nome de Stichting Zienderogen, Heemskerk.)   

La funebran diservon kaj la kremacian solenon cxeestis po 250 aux pli. Parolis reprezentanto de “Evidente”, S-ino Hoobroeckx (ankaux por KGIJ), psikologo-kolegino de Jacques, kaj nome de Esperanto Nederland la prezidanto Gerrit Berveling. Unu el la filoj rakontis, ke la infanoj antauxdorme avidis liajn rakontojn, sed devis helpi malglui posxtmarkojn kaj cedi ion el sia malmulta posxmono. Kaj kompreneble ili lernis Esperanton. La patro cxiam pretis auxskulti siajn infanojn. Sed ankaux reprezentanto de Nosobe persone cxe la cxerko kun emocio dankis la forpasinton pro la pacienca auxskultado kaj konsilado. Nosobe mem donacis mil euxrojn al “Evidente” kaj Vera Tuinder diris al mi ke sxin surprizis la monkolekta rezulto. Tre religie motivitan “humaniston”, kiel li nomis sin mem, ni perdis . Sed ne el la memoro.   

Rob Moerbeek.