n-ro 1-3 januaro-marto 2012



De la redaktoro
Karaj legantoj! Kun grandega bedauxro mi eksciis, ke nia kara Attila Varro ne plu povas redakti la revuon. Dum 11 jaroj li akurate kaj sindoneme plenumis tiun laboron, pro kio ni cxiuj kore dankas lin. Ni ricevadis la revuon, haste trafoliumadis gxin, kaj oni povis havi la impreson, ke gxi farigxas per si mem, portante al ni interesajn kaj utilajn informojn. Sed iu ja devas fari gxin, kelkfoje kontroli cxiun literon, cxiun signon. Nun mi devis akcepti tiun taskon. Mi konscias, ke tio estas granda honoro kaj ankaux granda respondeco, do, kun helpo dia kaj via mi provu pravigi vian elekton kaj vian fidon. Pri la definitiva decido doni al mi tiun taskon mi eksciis la 3-an de marto, tio kauxzigis kunigon de tri numeroj. Por rekompenci tiun perdon, versxajne, ni faros iun suplementon. I.a., se iu havas iujn ideojn pri ties enhavo, bv. skribi al mi.
Mi diru kelkajn vortojn pri mia koncepto de nia revuo. Gxi devas havi tri cxefajn taskojn> 1. Informi legantojn pri la agado de LIBE kaj E-movado inter bll'j (tiel estis cxiam kaj tiel restos. Plu aperos tradiciaj rubrikoj, sxatataj de multaj el v, estos rememorigitaj kelkaj malnovaj); 2. Esti siaspeca tribuno, kie bll'j povas prezenti siajn verkojn kaj sian agadon (do, elektante materialojn por publikigo, prioritaton mi donos al blindaj verkistoj, jxurnalistoj, tradukistoj, por ke ne nur ni cxerpu el aliaj revuoj, sed, ankaux la gxenerala publiko povu scii pli pri ni, cxerpi el nia fonto kaj utiligi niajn kontribuajxojn; 3. Informi la bl'ajn E-istojn pri la gxenerala movado. Tio, laux mi, estas la plej simpla tasko, cxar estus peko plendi pri manko de tiaspecaj materialoj. Do, ni plu vivu kaj kunlaboru!
Via Olena Posxivana.

La 78-a Internacia Kongreso de blindaj E-istoj (la dua komuniko).

Jam multaj el vi decidis pasigi interesan kaj fruktodonan semajnon apud la ukraina cxefurbo, cxeborde de la rivero Desna. Aliaj ankoraux pripensas tiun proponon. Ni gxojos renkonti vin sur nia gastama tero. Oni nepre renkontos vin cxe la stacidomo aux flughaveno, se vi informos nin pri la dato kaj horo de via alveno. bv' kunporti bonan humoron, ridetojn por disdoni, kantojn, versajxojn, kaj vi certe ne bedauxros pri via decido kongresi en Ukrainio.
Nun ni parolu pri la afero ne tre agrabla.
Jen kiel oni pagu Pere de la banka ?iro: BENEFICIARY (la ricevanto): Linetskyi Mykhailo ACCOUNT (la konto): 6762 4620 3984 5091 Bank OF Beneficiary (Banko-ricevanto): PRIVATBANK DNEPROPETROVSK, UKRAINE SWIFT CODE: PBANUA2X INTERMEDIARY BANK (banko-korespondanto): DEUTSCHE BANK AG, Frankfurt am Main, Germany SWIFT CODE: DEUTDEFF CORRESPONDENT ACCOUNT (konto de banko-ricevanto en banko-korespondanto): 947j1211jjj N.B. Mi petas nepre informi min pri dato kaj sumo de la transpago laux la adreso: lineckij@bigmir.net
Por atento de aligxontoj el Ukrainio, Rusio. Vi povas transpagi hrivnojn, rublojn US-dolarojn (laux la kurzo) pere de la banka sistemo ANELIK al: Lineckij Mihail Jakovlevi3, B, Malinowskogo, 11, , informante lin pri kodo kajsumo de la transpago.
Bonvenon!
Nome de la Loka Kongresa Komitato
Olena Posxivana.

Kongresa raporteto
14-21 de julio 2011. Olomouc, Czehxio-
La 77-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj.
La kongreso okazis jam sepdeksepfoje, sed nur trifoje en Cxehxio. Sesdek partoprenantoj el dek du landoj diskutis la cxeftemon de renkontigxo (Plibonigado de aliro al kulturaj arangxoj por blinduloj), sed ili ankaux vizitis multajn memorindajojn de la urbo Olomouc kaj de Olomouc-a regiono.
Ni komune vizitis Esperanto-monumenton kaj Esperanto-arbon en la plej granda urba parko de la urbo Olomouc kaj ankaux la ekspozicion (Blindula kulturo) en la Teknika muzeo en la urbo Brno kun la internacia prelego pri la organizanto de la unua kongreso de blindaj esperantistoj en Prago en la jaro 1921 Karel Emanuel Macan, kiu estis nestoro de E-movado de bll'j ne nur en nia lando, sed ankaux en la mondo.
Unu el la plej interesaj arangxoj estis vizito de bestogxardeno je Svaty Kopecek (Sankta monteto), kie multaj partoprenantoj spertis neforgeseblan travivajxon> ili havis la eblecon palpi kaj karesi, ekz., bradipodon, formikomangxanton au krajton.
Lastan tagon de la kongreso okazis Internacia Artvespero, dum kiu sin prezentis partoprenantoj, kiuj pruvis, ke ili scipovas ankaux amuzigxi.
Jan Przyborsky

Vjetnamio, lando de la Universala Kongreso
Vjetnamio (oficiala nomo - Socialisma Respubliko Vjetnamio( - sxtato en Sudorienta Azio. Okcidente limas kun Laoso kaj Kambogxio, Norde - kun Cxinio. Cxefurbo - Hanojo. La plej grandaj urboj - Hanojo, Hxosximino. Areo - 331210 kvadratkilometroj. Logxantaro - 90 mln 549 mil homoj, do, 273 homoj je unu kvadratkilometro. Oficiala lingvo - la vjetnama. Devizo: "Sendependeco, libero, felicxo". Monunuo - dong. Interreta domeno - vn, telefona kodo - 84.
La reganta partio en Vjetnamio estas la komunista partio, kreita en 1930.
La titola nacio - vjetoj, laux legendo, devenis de la drako kaj feinoj-birdoj. La civilizacio de vjetoj aperis en la baseno de la rivero Hongha dum malfrua neolito. Unua sxtato aperis tie en la III jarcento A.K. La nomon "Vjetnam" la unuan fojon uzis la poeto Nguen Bin Khiem en la XVI jarcento. En la dua duono de la XIX jc. Vjetnamio igxis franca kolonio. Gxis la jaro 1945, kiam Vjetnamio akiris sendependecon de Francio, la sxtato oficiale nomiggxis Hannam. La plej alta punkto de Vjetnamio estas la monto Fansxipan (3143 m). Vintroj estas varmegaj kaj sekaj sude (gxis 26 celsiaj gradoj), humidaj kaj malvarmetaj norde (15 celsiaj gradoj). En la montoj malofte okazas frosto. Somere la tutan teritorion priversxas musonaj pluvoj. Somerfine la cxebordajn distriktojn vizitadas detruaj tajfunoj. Religio de Vjetnamio konsistas el popolaj kredoj, ritoj de la praula kulto, kiujn obeas cxiuj logxantoj de la lando. Malgrandan parton konsistigas budhanoj. En la urbo Vungtau ekzistas ecx la ortodoksaj pregxejoj. Oficiale plimulto de vjetnamanoj nomas sin ateistoj. Vjetnamio eksportas krudan petroleon, marproduktojn, rizon, kafon, vestajxojn, sxuojn. Ekde la 11-a de januaro 2007 Vjetnamio igxis la 150-a membro de la Tutmonda Komerca Organizajxo. Lauxforme Vjetnamio similas al la litero "s"). La golfo Halong estas agnoskita de Unesco kiel la tutmonda naturvalorajxo. Proksime de la urbo Danang estas la plej longa pendovojo en la mondo.
Movadaj aferoj

Ni lernu de anglalingvanoj
(felietono).
Se ni demandus iun hazardan homon, kiu lingvo estas la lingvo internacia, certe, oni respondos (la angla). Nur E-istoj mencios ankaux E-on. Oni povas informigxi, ke nun funkcias ses lingvoj internaciaj. Bedauxrinde, la rolo de E-o inter ili estas, ni diru, epizoda. Pri la kauxzoj de tio jam multe estis dirite kaj skribite, mi ne ripetos tion, cxar la afero estas memkomprenebla.. Cxu ni povas plibonigi la situacion?. Mi demandis homojn, al kiuj alilandaj lingvoj ne donas profiton, kial do ili elektis la anglan aux alian lingvon, ecx unu el tiuj ekzotikaj, sed ne E-on, kiu estas multe pli simpla por lerni. La respondo estis resume tia: "Tiuj E-istoj estas iaj agresemaj. Ili tro insistas per sia propagando. Multaj el ili povas paroli nur pri Ludoviko Zamenhof kaj verdaj steloj. Tio ne estas interesa".
Vere, tio pensigas. Jen kiun vizion de E-isto ni kreis...
Kie oni auxdis la gxisnauxze ripetatan "Vivu la, vivu la, vivu la angla stel'!"? Cxu ofte oni klopodis nepetite konvinki vin, ke la tuta mondo devas paroli angle? Cxu ofte vi auxdis la sloganojn, ke la angla estas la plej simpla, la plej logika, la plej bona el inter mondaj lingvoj?. Versajxoj pri beleco de la angla lingvo, certe, ekzistas, sed cxu oni devigis vin lerni ilin parkere? Kaj certe tiu temo ne estas la cxefa en la angla poezio. Cxu ni legas la verkojn de Sheakespeare, auxskultas la kantojn de "The beatles" pro tio, ke ili estas en la lingvo internacia?. Memkompreneble, E-istoj, samkiel uzantoj de iu ajn lingvo, estas malsamaj, havas diversajn ideojn, interesojn, hobiojn. Kial do ni, kiel senvivaj kompakt-diskoj, tiom sxatas paroladi pri nia dio Ludoviko? Ecx sciencon apartan oni kreis '- ludovikologion! Jen kiel ecx la plej bonan ideon oni povas absurdigi. Tre gravas por iuj la demandoj, cxu li estis Ludoviko aux ne Ludoviko, aux, eble, ne estis li... Temoj de "seriozaj" esploroj estas, kie tiu povra Ludoviko trovigxis dum tiu aux alia tago, kiujn okulvitrojn, cxapelojn, pantalonojn li portis, cxu li estis tute kalva aux restis al li iom da haroj...
Cxu vere ni havas nenion pli por diri al la mondo? Oni diras^ "Se vi volas atingi sukceson, lernu de tiu, kiu jam atingis gxin". Eble, ni lernu de la parenca lingva komunumo. Estu ni diversaj^ bonaj kaj acxaj, sagxaj kaj ne tre, sed ne estu ni tedaj kaj trudemaj. Ni jam sukcesis konvinkigxi, ke tio provokas nur negativan reagon.
Ni lernu de tiuj, kies libroj, kantoj, versajxoj estas elektindaj pro la enhavo, sed ne pro internacieco de la lingvo. Kiuj uzas sian lingvon ne nur por reklami gxin okaze de la kongreso, iu agotago aux naskigxtago de...
Se vi bone kantas, kantu Esperante! Rakontu pri iuj nebanalaj okazintajxoj el via vivo kaj porokaze menciu, se tio estis iel ligita kun Esperanto. Se vi havas ion interesan por diri, diru tion en Esperanto. Se ecx ne tuj, iam oni ekauxdos vin. Do, estu ni interesaj, nur tiel ni povos interesigi aliajn.
Maljuna grumblanto.

Lingva forumo

Mojosa
Auxskultante E-radioelsendojn, speciale tiujn junularajn, legante E-forumojn, oni cxiam pli ofte renkontas novan, nekutiman vorton "mojosa". Kio gxi estas?. Tiu vorto ne troveblas en klasikaj Esperanto-vortaroj. La plej novaj vortaroj Esperanta-anglaj klarigas gxin kiel "trendy, fascionable, very cool". Kiel sinonimojn oni indikas "moda, novstila, furorema".
Tiu cxi vorto estas mallongigo de la unuaj literoj de tri vortoj "moderna, junulara, stila". Versxajne, gxi havas sian auxtoron, sed mi dubas, cxu iu memoras pri tio. Cxu tiu neologismo pluvivos aux ne, tempo montros. Sed jam nun de gxi derivas la natura vortonesto: mojosa, mojose, mojosi. Jen kelkaj ekzemploj de gxia uzado: "Dum nia neforgesebla renkontigxo estis tre gaje kaj mojose", "La ludo estis interesa kaj mojosa", "La vespero dauxris per moderna dancmuziko kaj mojosaj amuzoj", "Dum tiu semajno en Esperantujo ni preskaux ne dormis. Tagnokte ni mojosis". Aux ecx tiel: "Mi logxas en mizera regiono de nia mojosa lando".
La lingvo disvolvigxas, kaj eniro de novaj vortoj ne cxiam estas malbona, foje ecx mojosa!

Tra la sortofrata mondo
"Parolantaj" televidiloj
La mondfama kompanio "Panasonic" anoncis, ke baldaux cxiuj televidiloj, produktataj de gxi, havos novan funkcion, kiu ebligas per sinteza vocxo paroligi iliajn menuojn. Tio estos tre oportuna por blinduloj kaj malfortevidantoj, cxar ili povos memstare sercxi bezonatajn kanalojn, ordigi ilin, fiksi la tempon de auxtomata elsxalto ktp.
Brajlaj buterpanoj
Specialaj hamburgeroj por bl'aj personoj estis preparitaj de la restoracia reto "Wimpy Burgers". La interesa kampanjo, bazigxanta sur bona ideo kaj nur 15 buterpanoj tuj atingis furoron. Populara restoracia reto el Sudafriko decidis akiri ankaux blindajn klientojn. Tio estas, kompreneble, komerca truko, sed celo de la kampanjo estis allogo de pluraj vizitantoj, informante ilin pri tio, ke en cxiu restoracio de "Wimpy burgers" estas havebla menuo en brajlo, do, ecx bllinduloj povas senti sin tie, kiel hejme. Sukceso de la kampanjo grandparte dependis de precizeco kaj pacienco de la kuiristoj de "Wimpy burgers". La cxefa kuriozajxo de la kampanjo estis 15 buterpanoj, sur kiuj videblis la vortoj, kunmetitaj brajle el semoj de sezamo. Blindulo povas legi sur la buterpano, el kio gxi estas farita. "100% pure beef burger made for you" (100% da pura bovajxo estas en via hamburgero).
Per brajlaj hamburgeroj oni regalis 15 prizorgatojn de tri institucioj el Sudafrika Respubliko, kiuj informis pri tio aliajn blindulojn, kaj la filmeton pri tiu evento povis spekti 800 mil homoj. "Wimpy burgers" sukcesis ne nur allogi blindajn klientojn, sed ankaux atrakciigi sian markon por la vidantaj konsumantoj. Aperigo de tiu speciala oferto por blinduloj celis krei la bildon de la kompanio socie respondeca. La kampanjo estis realigita de la agentejo "Metropolitan Republic".
P. Niemysxka
(E-igis O.P.

Leteroj de legantoj
Victor Varzari.
Vivo kaj verkoj de Vasilij Erosxenko: ilia signifo kaj valoro
por nuntempa blindulo.
Vivon travivi estas art malfacila.
(proverbo).
Meze de sesdekaj jaroj de la pasinta jarcento mi unuafoje eksciis pri la nevidanta verkisto Vasilij Erosxenko. Mi informigxis pri li dank'al brajle eldonita ruslingva libro "Koro de aglo", kiu estis hazarde trafinta en miajn manojn. Mi memoras, ke mian atenton allogis ne tiom liaj verkoj, kiom lia biografio: mi estis sxokita, ke tute nevidanta homo voiagxis memstare tra la mondo. Kio koncernas liajn verkojn, el ili mi komprenis, ke ili havas la alegorion kaj figuran sencon.
Post dudek jaroj mi esperantistigxis, kaj po iomete komencis legi la fabelojn de Erosxenko en Esperanto. Iom post iom mia traktado de lia verkaro sxangxigxis. Cxi-jare mi relegis cxiujn akireblajn liajn verkojn, kaj finfine mi komprenis la tragedion de tiu eksterordinara homo, des pli kiam mi tralegis ruslingve la mirindan libron de Aleksandr Hxarkovskij "La homo, ekvidinta la mondon". Versxajne mi estas banala, sed kiam la blinduloj el eksa Sovetunio havas materialajn kaj moralajn problemojn, la vivo estas ege komplika, tiam konatigxo kun la libro de jam menciita hxarkovskij, laux mia opinio, estas tauxga afero, cxar gxi helpus al multaj samsortanoj pripensi kaj trovi sian nicxon, lokon en la tempo de tute ne simplaj kondicxoj. Same pri Erosxenko povus diri la Latinamerika verkisto Paulo Coeljo tion, kion li skribis en sia verko "Alkemiisto", ke al homo, se li ion forte deziras, helpos la naturo kaj ecx la universo.
Vasilij Erosxenko ofte sxercis, ke li estas nekorektebla vagabondo, tamen li havis la deziron disvastigi sian komprenon pri la mondo. Sed pli grava kialo estis lia granda amo al la homoj. Li havis grandan intereson al ilia vivo, la kunsenton al la malfortaj kaj afliktitaj.
Kiel sciate, komence de la dudeka jarcento granda parto de progresema intelektularo apartenis al maldekstrulaj konvinkoj, ekzemple: Henri Jid, Romaind Rolland, Istrati Panaiti, Maksim Gorjkij kaj multaj aliaj. Inter ili estis ankaux nia heroo. Li arde revis vidi la homojn felicxaj kaj liberaj. Kiel Don Quijot, laux sia povo, li revis neniigi maljustecon en la mondo. Cxiuj, kiuj lin konis kaj poste skribis pri li, rimarkis, ke la amo al la homoj estas lia karakteriza trajto. Li traktis la homojn tiel, kiel li mem dezirus esti traktata de ili; okazis tamen la perfido, senanimeco. min frapis, ke la homo, kiun Erosxenko siatempe helpis, povis forbruligi lian tutan arkivon! Vere:
"ne ekzistas ja sorcxado kontraux fatala mort'.
Ne ekzistas talismano kontraux malbenita sort'".
("Antauxdiro de ciganino").
Jes, La nereciproka amo de Erosxenko al japana jxurnalistino estis lia anima tragedio, sed lian tragedion mi vidas alie: Vasilij Erosxenko dek jarojn vivis ekster sia patrio, kaj en sudorientaziaj landoj, precipe en Japanio kaj Cxinio, li farigxis fama, liaj verkoj estis publikigataj. Li sindoneme eniris la socipolitikan vivon, lin sxatis la geamikoj kaj malamis reakciuloj. En la jaro 1924 li por cxiam revenas en Sovetunion. En la lando okazis grandaj sxangxoj. Li alvenis en la novan, tute ne konatan al li landon. La revulo-poeto, li naive imagis la novan sovetan sociordon, kiu disfloris por unu nokto, kiel "La floro de l' justeco" en lia fabelo. La realeco sxangxigxis ege severe. Kiel verkisto li estis konata al malmultaj. Li ja ne havis iun universitatan diplomon, atestantan pri lia supera klereco, kaj nia burokratia masxino ne komprenis, ke li helpe de memstara klerigo atingis grandajn sciojn, pli ricxajn ol cxe diplomitaj fakuloj. Post kiam la sxtataj sekurecorganoj proponis al li informi pri interparoloj de la japanaj kaj cxinaj geamikoj, li indigne rezignis, kompreneble tio plimalfaciligis lian vivon. Versxajne kiel esperantiston lin ne trafis la reprezalioj de Stalin fine de tridekaj jaroj, nur tial, ke li estis en malproksima Kusxka (Turkmenio). Versxajne, pro tio Vasilij malofte parolis pri siaj vojagxoj tra la oriento, li ne rakontis pri la amikeco kun Lu Sin. Li estis ekskluzive modesta, kaj pri sia literatura agado li rimarkis: "Mi skribadis orientajn fabelojn por infanoj, gxenerale mi estas malforta, nekompetenta literaturisto".
Pri literatura majstreco de la verkisto mi ne jugxu, tio estas tasko de literatursciencistoj.
Mi volas iom tusxi signifon de la lingvo Esperanto ne nur en la vivo de Vasilij Erosxenko, sed ankaux gxiajn perspektivojn por nia nuna informplena epoko. Jes, li mem substrekis gravan rolon de la internacia lingvo, skribante, ke la lampo de Aladeno ne povus lin helpi pli ol la verda steleto, kiu estas la simbolo de Esperant-o. La studado de Esperanto helpis lin "ekvidi" la mondon, kaj tio ne estas malmulte.
Esperantistojn pli frue kaj nun oni nomas romantikuloj, deflankigxantaj de la realo, ke tiu lingvo ne havas estontecon, ke gxi estas mortenaskita lingvo. Al mi sxajnas, ke la skeptikuloj frue enterigas la ideojn de Zamenhof.
Mi rememorigu kelkajn ekzemplojn, pruvantajn mian pravecon.
En la jaro 2005 komencis funkcii la internacia televido en Esperanto. Kun apero de la novaj interretaj teknologioj PODCASTING multaj esperantistoj ricevis la eblecon memstare disauxdigi en Interreto. Unu el la plej popularaj podkastoj en la lingvo Esperanto estas "Radio Verda", kiu elsendas ekde la jaro 1998. Aparte placxis al mi kaliningrada Podcasting. Pritraktante influon de la Interreto al la disvastigo de la lingvo Esperanto, oni ne povas ne rimarki, kiel sukcese estas kompilitaj du vortoj "Interreto" kaj "Esperanto"). Ili ambaux signifas universalajn komunikadrimedojn, unuigantajn la homaron. Unu el ili ekzistas cxirkaux 123 jarojn, la alia- cxirkaux 30. Mi konsentas, ke nia Esperanto vivis, atendante lainterreton, kiu faris gxin vere internacia. Nun esperantistoj en la Interreto faris sian Vikipedion, tio estas libere redaktitan enciklopedion. Kurioze, ke Esperanto okupas la dekan lokon laux disvastiteco inter cxiuj lingvoj, en kiuj estas kreata Vikipedio. en tiu lingvo haveblas grandega virtuala biblioteko. Oni devas nur bedauxri, ke tekstaj vocxsinteziloj en Esperanto dume ne estas tute perfektaj. Ekzistas ankaux kelkaj televidaj konferencoj en tiu lingvo, kie oni povas fari ajnajn demandojn.
Laux mi, grandan perspektivon havas la projekto "Ventrilo", kie la nevidantaj esperantistoj okazigas siajn okupojn dufoje semajne. Tie oni intencas malfermi propran radion en Esperanto.
en tiu lingvo estas kreitaj kelkaj grandaj retpagxoj, laux mi, la plej perspektiva el ili estas retpagxo "Interkulturo". Versxajne Ludoviko Zamenhof kaj, certe, Vasilij erosxenko restus kontentaj pri tia evoluo de Esperanto.
Fine, mi permesas al mi citi la cxinan verkiston Lu Sin pri Vasilij Erosxenko:
"Mi komprenis la tragedion de la homo, kiu revas, ke la homoj amu unu la alian, sed li ne povis efektivigi la revon, kaj mi malkasxis lian naivan, belan kaj realan revon.
Eble tiu revo estis vualo, kasxanta la tragedion de la artisto? Ankaux mi estis revanto, Sed mi deziras al la auxtoro ne disigxi kun sia infana bela revo. Mi alvokas la legantojn eniri tiun revon, ekvidi la veran cxielarkon kaj kompreni, ke ni ne estas somnambuloj".
Bonege dirite!

Poezio

Klara Ilutovicx
La printempa mateno
Velkas cxiam pli
La malfrua stel'
En alteco de firmament'.
Venas nova tag',
Venas nova bel'
En tenere paca silent'.
Vigle svebas jam
Spiro de printemp'
En auxrora blu' super ter'.
Venas nova tag',venas nova temp'
En bongusta frida aer'.
Kusxas en kviet' la fidela plum',
Hele sonas vok' de labor'.
Venas nova tag', venas nova lum'.
Gxin salutas danke la kor'.
Facila legajxo

Ruza kato
(Burjatia fabelo)

Vivis.logxis en la mondo kolerega urso. Estis li regxo de la bestoj en la granda arbaro.
Sed jen maljunigxis la urso, kaj ne plu povis moveti piedegon. Tamen musoj ektedis gxin. Senigis ili nian urson je dormo kaj trankvilo.
La urso kolektis lastajn fortojn, eldonis jenan ukazon: "Neniigi cxiujn musojn".
Bestoj trovis bonan katon, kaj devigis gxin gardi la urson.
Tre ruza igxis la kato: En sia ofico gxi ne tre diligentis. Kaptas li unu museton, por timigi la aliajn, tiuj ecx ne forlasas siajn hejmojn. Sed jxus la kato forlasas la domon por iom da tempo, kaj la musoj denove aperas, kuragxigxas kaj ekgxenas la maljunan urson. por ke tio ne plu okazu, la urso proksimigis la katon al si, komencis pri cxio kun gxi konsiligxi, cxiun tagon kaj cxiun nokton tenis gxin apud si.
Sed foje kato ekmalsanis, kaj devigis sian filon flegi la urson. Komencis katido gardi ursan trankvilon: ekvidas muson - tujtuje gxin kaptas. Dum unu nokto forkaptis li cxiujn musojn.
Sekvatage alvenis la maljuna kato kaj ege kolerigxis, sed ankoraux pli malgxojigxis.
- Malsagxa kapacxo! - diris gxi al la filo, - dum multaj jaroj mi mortigis ecx ne unu superfluan muson, por ke restu la ebleco gardadi la bestan caron, kaj vi dum unu nokto pereigis ilin. Pro lojala servado la urso alproksimigis min al si. Kaj vi, mia propra filo, forprenis de mi tiun laboron.
Post iom da tempo la ursajn orelojn atingis anonco: "Al nia granda felicxo en la arbaro ne plu restis ecx unu museto!"
- Kaj se estas tiel, - diris la urso, - devas esti neniu katino kaj neniu kato.
E-igis A. Medvedjev.

Interesajxoj

La plej granda fervoja maketo en la mondo.

Por grandaj infanoj, sxatantoj de grandaj ludiloj jen la informo pri la plej granda maketo. Gxi vere impresas.
La plej granda fervoja maketo en la mondo trovigxas en Hamburgo kaj nomigxas Miniatur Wunderland. Gxi okupas la surfacon de pli ol 1800 kvadrataj metroj kaj havas preskaux dudek kilometrojn da miniaturaj reloj, laux kiuj veturadas pli ol 1300 diversspecaj vagonaroj el diversaj epokoj, el kiuj la plej longa estas pli ol dekkvarmetra.
Miniatur Wunderland testas tamen ne nur fervojaj modeloj, sed ankaux nekalkulebla kvanto da auxtomobiloj, sxargxauxtoj, auxtobusoj, plej ofte kun propraj stiriloj, sxipoj, aviadiloj kaj pli ol tricent mil homfiguretoj.
Prezento de la maketo enkludas plenan simuladon de la tagnokta ciklo. Unu tago en la mondo de la maketo dauxras cxirkaux kvindek minutojn.
Necesas memori, ke la maketo estas nur ludilo, ne estas hiperrealisma respegulo de la realeco, do, al gxi mankas iu ajn pretendo al valorigo. Vagonaroj estas la samaj, kiujn oni povas acxeti en ludilvendejoj, modeloj de domoj, arboj, arbustoj estas fabrike ellaboritaj.
E-igis O.P.

Humurajxoj

Sxercoj pri geedzaj paroj.

***
Edzo atente rigardas la geedzigx-atestilon.
-Kion vi sercxas tie? - demandas edzino.
-finon de uzebleco.
***
Edzino al la edzo:
-Kara mia, morgaux ni havas la datrevenon de nia geedzigxo. Kiel ni celebros gxin?
La edzo respondas:
-Eble, per minuto de silento?
***
-Hej Zencjo, Venu al mi! Ni sxakludu.
-Mi ne povas, mia edzino mortis.
-Nu, tiukaze vi ludos per la nigraj.
***
Kolera edzo revenas hejmen kaj diras al sia edzino:
-Cxu vi scias, tiu Waldek dormis kun preskaux cxiuj virinoj el nia domo, escepte de unu.
La edzino, post momenta pripensado:
-A-a-a, versxajne, tiu estas la okdekjaragxa sinjorino Kowalska.
***
La pastro dum sankta meso en la pregxejo:
-Geedzigxo estas kvazaux du sxipoj renkontigxis en la porto...
La viro flustras al sia najbaro:
-Mi, eble, renkontis la milit-sxipon.
***
-Mi tiom multe ridis hieraux en la teatro, ke revenis hejmen duonviva! - diris la edzino.
-Nu, kara, vi devas ankorauxfoje spekti tiun teatrajxon.
***
Du amikoj interparolas:
-Auxskultu, Pecxjo, hieraux en la tramo via edzino rakontis al mi tian anekdoton, ke mi apenaux ne falis de sur la lito.
***
Francjo plendas al zbycxjo:
-Mia oldulino diris, ke sxi lasos min, se mi ne cxesos drinki.
-Nu, kaj kion vi?
-Jes, finfine mi komprenis... ke sxi mankos al mi...
***
La duopo en la lito. Sonoras telefono. La virino respondas. Post momento remetas la auxskultilon kaj diras neglekte:
-Mia edzo telefonis, diris, ke fisxkaptas kun vi.
***
-Se mi foriros al la alia viro, cxu vi bedauxros? - demandas la edzino. La edzo sen pripensi:
-Kial do mi bedauxros pri fremda viro?
***
Edzino revenas malfrue.
-Kie vi estis? - demandas la edzo.
-Mi vizitis mian amikinon. Ne maltrankviligxu, viroj tie ne estis.
Sekvatage la edzo revenas malfrue.
- Ankaux mi vizitis mian amikinon. Ne maltrankviligxu, ankaux tie viroj ne estis.
***
Edzino, rigardante la spegulon, demandas la edzon:
-Cxu vere, kara, mi ne aspektas kiel tridekjarulino?
-Ne, kara, jam delonge ne.
***
Edzo al sia edzino:
-Se vi ne gxemos dum seksumado, mi divorcos.
-Bone, mi gxemos, sed vi diru, kiam mi komencu.
Dum la plej interesa momento de amoro la edzo diras:
-Nu, komencu, sed lauxte!
-Ho, dio mia! Mono mankas! Infanoj vintrajn sxuojn ne havas! Robon malnovan mi havas! Sukero igxis pli multekosta!..