ESPERANTA LIGILO

n-ro 4 aprilo 2008

oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - LIBE

fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvigita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin

------------------------------------

(((((
Tabelo de enhavo:
LIBE en naciaj revuoj
El Esperantio - UEA KAJ ILEI EN KONFERENCO DE LINGVOTESTISTOJ
Lingva forumo
Kiu estas la plej bona amiko de la viro?
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
Frua muzika eduko (IV)
La politika analfabeto
Anonceto
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
)))))

(((((
LIBE en naciaj revuoj

D-ro Gerhard Polzin el Berlino sendis al mi la martan numeron de la revuo
"Gegenwart" de la germana blindul-organizo DBSW. Tiu enhavas artikolon pri
membreco de LIBE en EBU kaj bonegan prezentadon de LIBE. La artikolo estas
skribita de s-ro Hans Kaltwasser, komisiito pri internaciaj aferoj de DBSW.
En sia entuziasmiga prezentado li priskribas la esencon de Esperanto kaj
la E-movadon inter nevidantoj en Germanio.

Niaj amikoj Antun Kovac kaj Anatoli Masenko peris cxi-rilatan artikolon
al sialandaj blindul-revuoj. S-ro Joaquim Lagartixa en Portugalio peris
tekston en interreta listo, kie forumas multaj portugalaj kaj brazilaj
nevidantoj. ACB Radio World havas esperantajn kaj anglajn elsendojn
atingeblajn pere de la interreto. La direktoro de ACB Radio, s-ro Chrissie
Cochrane ricevis angle kaj esperante la bazan tekston pri LIBE.

Karaj delegitoj, en la decembra numero de EL estas al via dispono la baza
teksto pri LIBE kaj EBU. Bv. utiligi gxin por vialanda revuo kompletigante
la tekston per interesaj scioj pri la vialanda movado. Tiel vi povas pruvi
al la legantoj, ke Esperanto vivas. Bonvolu sciigi min pri via ago en
cxi tiu afero por mia raporto en IKBE en Kroatio.

Arvo Karvinen
Piikintie 22 as. 10, FI-00680 HELSINKI, FINNLANDO
arvo.karvinen@elisanet.fi
)))))

(((((
El Esperantio

UEA KAJ ILEI EN KONFERENCO DE LINGVOTESTISTOJ

UEA kaj ILEI reprezentas en renoma internacia konferenco en Kembrigxo,
Britio, Esperanton kaj la ellaboratan novan internacian lingvoekzamenon de
Esperanto, kiu konformas al la postuloj de la Konsilio de Euxropo kaj
difinas lingvokonajn normojn.

Temas pri konferenco de Asocio de Lingvo-Testistoj en Euxropo (ALTE), sed
inter gxiaj partoprenantoj estas ekzamenfakuloj el la tuta mondo.
La konferenco dauxras de la 10-a gxis la 12-a de aprilo. Krom fakprelegoj,
grupkunsidoj, pritraktado de diversaj aspektoj kaj socia rolo de la testado
de fremdlingva kono, prezentigxas ankaux la ebleco konatigxi kun gekolegoj
el prestigxaj edukinstitucioj kaj internaciaj fakorganizajxoj.

La novaj ekzamenoj de UEA kaj ILEI laux la Komuna Euxropa Referenckadro
(KER) estas ellaborataj en niveloj B1, B2 kaj C2 kunlabore kun la Sxtata
Lingvoekzamencentro (ITK) en Budapesxto, kie Esperanto trovigxas inter la
sxtate rekonataj fremdaj lingvoj kaj kadre de ties ekzamensistemo havas
la samajn rajtojn kiel la aliaj fremdaj lingvoj. Plurmil kandidatoj estas
testataj cxiujare en la menciitaj niveloj en la t.n. dulingva
(hungara-Esperanta) versio de la lingvaj ekzamenoj.

En la konferenco de ALTE partoprenas Zsofia Korody, la vicprezidanto de
ILEI. Sxia partopreno provizas al UEA kaj ILEI bonan okazon por spertigxi
en ne-esperantista faka medio, ekhavi informojn pri novaj esploroj kaj
lerni pri la dauxra evoluo de internacia lingvotestado.

Komence de la pasinta jaro aperis cxe UEA la brosxuro "La Komuna Euxropa
Referenckadro" (3,00 EUR), kiu enkondukas al la bazaj nocioj de la nova
unueca lingvotestado. Intertempe aperis ankaux la ampleksa, 262-pagxa verko
"Komuna Euxropa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado".
Krom acxetebla libroforme (27,00 EUR), gxi estas elsxutebla cxe la TTT-ejo
http://www.edukado.net/.

GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 285
2008-04-10
)))))

(((((
Lingva forumo

Karaj Legantoj,

Cxi tie sekvas iom longa (certe pli longa ol kutime) traktajxo pri
lingva problemo. En interreta diskutlisto - partoprenata plejparte de
hungaroj - jxus finigxis vigla lingva diskuto. Gxia temo estis gxusta
elekto inter du prepozicioj, kies signifoj estas iel proksimaj, parencaj,
en kelkaj lingvoj gramatike ecx tute la samaj. La du prepozicioj estas
"kun" kaj "per". Plulegu nur tiuj lingvemuloj, kiuj ankoraux konservis
iom da malfermeco, kaj kiuj konsideras sin suficxe toleremaj.

La koncizigitan diskuton mi prezentas kiel serion de sinsekvaj alparoloj.
Cxar mi supozas, ke vi, kara leganto, ja konas maksimume unu el la
partoprenintoj, mi ne uzas originajn nomojn, sed fikciajn, konstruitajn
de mi, laux la alfabeto. Tamen Acxjo, Bocxjo ktp. cxiam reprezentas la
samajn respektivajn individuojn. Do, se vi estas preta, bonvolu sekvi cxi-sube.

Ankoraux io: La citajxoj estas lauxvortaj, kvankam ne cxiam kompletaj.
Tio signifas, ke vi plulegante riskas trovi en nia oficiala organo eventuale
mallertajn vortumojn, ecx gramatikajn erarojn.
Mi korektis nur evidentajn mistajpajxojn.

Acxjo: "Suficxas nur unufoje normale ellerni tion, ke la prepozicio "kun"
signifas akompanon, dume la prepozicio "per" signifas ion, kion oni uzas
por plenumi agon, aux atingi celon. Tio neniam konfuzu vin, ke en kelkaj
etnaj lingvoj (ekz. ankaux en la hungara), la prepozicio "kun" rolas
plursignife."

Bocxjo: "Aliflanke Esperanto devas esti ne PLI BONA, sed pli facila,
ol aliaj lingvoj."

Acxjo: "Tio estas ludado kun vortoj."

Bocxjo (elhungarigita de la red.): "Jen, jen, cxu tamen ne estas tiel simple
decidi inter "kun" kaj "per"? Cxi tie mi uzus la prepozicion "PER".
Laux mi temas pri instrumentalo."

Conjo: "Kara "Acxjo", tute prave vi diras, ke suficxas unufoje ellerni, kion
signifas KUN, kaj kion PER... sed - cxar la hungara lingvo ne faras distingon
- kun "Bocxjo" ni iom observis, kie, kio estas la "limo", gxis kiu grado ni
povas uzi iun prepozicion. Tio estis la unua demando. Fakte vi pravas
"nur unufoje normale ellerni", sed por atingi tiun "ununuran" ellernon,
necesas tauxgaj ekzemploj, kaj tiukaze mi ne uzus ekzemplon "La knabinoj
ludis KUN la pupoj"..."
Lingvoinstruantoj havas foje nefacilajn momentojn, horojn, ecx... kiel
klarigi, kiel igi komprenebla, "elvokebla" gramatikon kaj vortojn. Por tio
mi ofte cerbumas, sercxas, elektas "palpeblajn" ekzemplojn.
Permesu prezenti unu, kiu estis suficxe sukcesa, kaj ankaux amuza ilustrado
de PER/KUN (la ideo ne estis la mia, mi nur plilaboris kaj aktoras gxin)
(Imagu cxion cxi en klascxambro, kie la virino estas mi).
La virino promenas, estis prognozita pluvo, kaj sxi kunportas sian ombrelon,
gxi estas - ni diru - en sia mansako. (La gelernantoj, preskaux unuanime
konstatas, ke uzenda estas KUN). Ekpluvas. La virino etendigas la ombrelon,
tenas gxin super sia kapo, kaj plu promenas. (La gelernantoj konstatas, ke
la ombrelo estas uzata, kaj diras KUN. Ne eblas cxiujn konvinki,
nur per la sekva:) La virino stumblas, ekdoloras la piedo, kaj sekve,
helpas sian iradon, forte lamante, per la ombrelo, uzante gxin kiel bastonon.
(Kun multe da rideto, multaj komprenas la diferencon.
Foje kauxzas miskomprenon, ke KUN indikas "partneron", "kunulon" - kaj tiel
gxi povas indiki NUR personon. Dume, PER indikas nur objekton).
Mi rimarkis, ke tiaspecaj "klarigoj" pli facile fiksigxas, ligigxas al
gramatikaj fenomenoj. Bedauxrinde, ne cxiam suficxas la tempo, kaj ankaux mi
ne por cxiuj prepozicioj, ktp. havas tiaspecajn "prezentadojn".
Sendube - almenaux laux mi - necesas instrui la simplan, la tipan, la karakterizan.
Aliflanke, mi relative ofte renkontas en presajxoj (jam korektitaj)
gramatikajn formojn, kiujn mi dirus ne tiel..."

Docxjo: "Iu skribis ke foje-foje ankaux Zamenhof estis malcerta.
Tio ne povas esti! Tion mi ne kredas..."

Bocxjo: "Zamenhofa frazo: "knabineto enkuris tiranta kun si longan lacxon,
KUN kiu sxi antaux momento faris gimnastikajn ekzercojn." Mi ripetas:
zamenhofa frazo!!!"

Ecxjo: "Kaj gxi estas memkompreneble tute bona. Rigardante la ekzercojn oni
plej ofte vidas la tuton unuece. (...)
Estas bone, ke la PER-istoj ne strebas al literaturaj lauxroj.
Cetere mi opinias, ke blinduloj diskutas pri koloroj. Nome en la
hungara, kiel "Bocxjo" prezentis, ofte ne distingigxas la diferencaj
sencoj de per kaj kun. Mi scivolus pri ties efikoj en tiaj lingvoj, en
kiuj la distingo similas al la esperanta."

Bocxjo: (..) Vi tute pravas, ke oni povas uzi KUN por indiki, ke la
menciita objekto estas samloke, kie iu/io. Sed cxi tie temas pri tio,
ke la knabino uzis la lacxon, kiel gimnastikan ilon. Ja se sxi NE estus
uzinta gxin por la gimnastiko, sxi estintus ecx gxenata de gxi, do sxi
nepre estus demetinta gxin, cxar SEN gxi estas pli facile fari ekzercojn.
Tiukaze oni devus uzi ne KUN sed SEN.
Cxi tie gxuste temas pri tiu via problemo, kiu lancxis cxi tiun diskuton,
nome, ke la infanoj venis kaj KUN kaj PER biciklo. Ja la nocion KUN oni
povas imagi tute pure, sen la nocio PER, sed la inverso malfacile estas
imagebla, cxar uzata ilo preskaux cxiam samtempe cxeestas. Se ni parolas ne
pri momento sed pri tempodauxro, dum tiu tempodauxro ofte povas alterni pura
KUN kaj PER/KUN.
Se ekzemple sana junulo promenas, kaj en lia mano estas promenbastono, li
foje turnadas gxin, foje prenas gxin sub la brakon, foje li apogas sin per
gxi, do finfine kiel li promenis? Cxu KUN, aux PER bastono? Evidente ambaux
estas akcepteblaj, kaj mi ne diris, ke Zamenhof erare uzis tiujn
prepoziciojn, sed tion, ke videble ankaux li hezitis, cxar la afero por
NENIU povas esti cxiam unusence difinebla."

Ecxjo: (...) Se mi diras en sama situacio:
a.) la monujo cxe la fenestro aux
b.) la monujo kun la fenestro, tiam cxiuj du povas esti bonaj depende de mia
intenco. (...)

Focxjo: "Ne estas oportune analizi frazon sen ties kunteksto. (...)
"cxe" kaj "kun" - por mi - nur tre escepte povas esti alternativoj.
Se oni parolas pri monujo cxe la fenestro, en mia menso aperas la objekto,
kiu trovigxas proksime al la fenestro.
Kiam oni diras "monujo kun la fenestro", la afero estas iom pli komplika.
"Monujo kun (la) fenestro", tiel, sen la difina artikolo antaux "monujo",
pensigas min pri monujo, sur kies surfaco eventuale vidigxas fenestro.
Se la teksto estas "la monujo kun la fenestro", mi povas imagi unu el
pluraj monujoj, kiu eventuale vidigxas en iu bildo kun fenestro (...)"

Bocxjo: "Se KUN ligas objekton al persono (Petro promenas kun libro),
temas pri tio, ke tiu persono kunportas aux surportas tiun objekton.
Se KUN ligas du objektojn, temas pri tio, ke la du objektoj - ecx se nur
provizore - apartenas unu al la alia. Do oni povas paroli pri fenestro kun
dika vitro, pri pantrancxo kun salamo ktp. sed fenestro, al kiu logike
apartenus monujo, laux mia modesta opinio estas sensencajxo."

Acxjo: "Jen konsiderinda admono en Reta-Vortaro:
***********
Oni trovas ankaux kelkfoje la prepozicion "kun" uzatan por montri rimedon aux
ilon (= per). Tiun uzon oni devas plej severe eviti, cxar gxi estas nepre
malaprobinda francismo kaj germanismo:
/mi ne indulgos lin pro tio, ke li persekutis kun glavo sian fraton(Z);
knabineto enkuris tiranta kun si longan lacxon, kun [per] kiu sxi antaux
momento faris gimnastikajn ekzercojn(Z);
la konsternita ambasadoro ne sciis, kion fari kun sia persono;
cxiu mezuras aliajn kun (per) sia mezurilo(Z).
***********

Gonjo: "Eble oni povus miri, ke en la rusa oni lavas p e r akvo,
sed k u n sapo, cxar 'per akvo kun sapo', ne per akvo sen sapo.
*kun* tiasence estas *malsen*
La evoluo 'kun' --> 'per' estas ebla en lingvoj tial,
cxar rimedeco ofte kondicxas samlokecon de du aferoj.
Iom lude: oni malfacile povas trancxi per trancxilo sen trancxilo,
oni povas trancxi per trancxilo nur kun trancxilo, havante samloke
trancxilon.
Tamen, ni trancxadu per trancxilo! (Tamen: ne sen trancxilo!)
(..) Aferojn, kiajn ni nun ofte pritraktas kiel gramatikajn,
Zamenhof rigardis kiel stilajn. Ni, nunaj diskutantoj cxasas ekzaktecon.
Zamenhof predikadis kaj aplikadis toleremon ankaux lingvan:
paralelajn solvojn li tre ofte konsideris same eblaj."

Bocxjo: "Mi tute konsentas pri la opinio de "Gonjo"! Ja li estas
eminenta fakulo pri lingvoj! Oni devas konsideri lian opinion!

Acxjo: "Ekzistas suficxe multaj ebloj por sinesprimi klare, per iom da strebo."

Ecxjo: "Mi dirus kun."

Honjo: (...) "Ne ekzistas du landoj en kiuj oni instruas ekzakte la saman
Esperanton. Kiom da landoj tiom da lingvosentoj. Jen kial, almenaux parte,
fiaskis cxiuj kiuj faris detalan gramatikon. Perfekte difinita detala
gramatiko eble kontentigus kelkajn sed malkontentigus multajn aliajn,
precipe simplajn homojn. Zamenhof antauxvidis tion...
Cxu ne estus pli bone lasi Esperanton resti tia kia gxi naskigxis
internacia lingvo laux simplaj homoj kaj ne ankoraux bone difinita lingvo
laux la specialistoj? Detalaj gramatikoj kiel tiu de Kalocsay aux tiu de
Wennergreen estas bonvenaj sed nur se uzataj kritike. Estas neeble
ke ili povu kontentigi cxiujn. Pro tio ili estos cxiam kritikataj
cxar kvankam ni pli aux malpli konsentas pri la Fundamento,
ni neniam konsentos en cxiuj detaloj kun cxi tiuj gramatikaj geniuloj.
Ecx ne ili konsentas inter si mem en cxiuj detaloj.
Cxiel ajn Esperanto parolata de usonano franco aux hungaro ktp.
neniam estos la sama Esperanto. Do kial ni ligu niajn piedojn kaj manojn
se ne estas necese?"

Bocxjo: "Al la diskuto pri "KUN" kaj "PER".
Mi detale trasercxadis la Fundamenton koncerne tiun demandon. Mi publikigas
tiujn frazojn, kiujn nuntempaj instruistoj tutcerte korektus, kvankam
kiuj estas gxustaj, kiel ne hazardaj, abunde rolantaj elementoj de la
netusxebla fundamento.
(...)
Tamen, mi avertas cxiun, ke nurnura lingvosento sen detalaj analizadoj
povas trompi nin!"
"Cxe tio li sxin kisis sur sxia rugxa busxo, ludis KUN sxiaj longaj haroj
kaj metis sian kapon al sxia koro, kaj pli vive sxi ekrevis pri homa
felicxo kaj pri senmorta animo."
"La regxido kisis sian belan fiancxinon kaj sxi ludis KUN liaj nigraj
haroj kaj brako en brako ili iris en la belegan tendon por ripozi."
"Unu generalo demandis unu junan soldaton, cxu estas suficxa por li la
porcio da pano, kiun li cxiutage ricevas. Jes, Via Generala Mosxto.
Kaj eble io ankoraux restas? Jes, Via Generala Mosxto. Kion do vi
faras KUN la restajxo? Mi gxin formangxas, Via Generala Mosxto."
"Tie cxi mi trovis komforton, prudentecon, guston kaj modestan lukson
cxe simpla metiisto, kiu komprenis vivi KUN malgrandaj elspezoj."
"Neniam mi premis al iu la manon kun pli sincera estimo kaj koreco, ol tiam,
kiam mi diris "bonan nokton" al tiu cxi felicxa paro, kiu en tiu cxi
kara urbo KUN 8 dolaroj de semajnaj enspezoj vivas lukse kaj ricxigxas
kaj levas la benketon de botisto al la indo de instrua segxo de praktika
filozofo."
"Tio cxi tute ne estas necesa, tiom pli ke mi KUN la unua vagonaro
veturas reen en B., kie mi logxas."
"Tiel pasis du jaroj, en la dauxro de kiuj mi, tute ne sciante mastrumi,
tiel malbonigis cxiujn miajn aferojn, ke fine mia bieno pro sxuldoj
estis vendita per publika vendo, mi farigxis preskaux almozulo, kaj nur
KUN helpo de unu mia parenco ricevis servon sur fervojo."
"Traleginte tiun cxi leteron, sxi decidis la sekvantan tagon KUN la
matena vagonaro veturi en B-n, kaj per telegramo sxi sciigis pri tio
Arturon, por ke li povu sxin renkonti."
"Fine Arturo skribis al sxi longegan leteron, en kiu li dankis por la
sendita mono, KUN kies helpo lia afero rapide ekiris antauxen, kaj
diris, ke nun li jam estas tute konvinkita pri plena sukceso; poste li
petis pardoni lian longan silenton, kiu okazis pro tiu kauxzo, ke li
devis persone veturi Moskvon kaj ne havis ecx unu minuton liberan;
poste li promesis post unu monato alveturi en K-n, por kunigi eterne
sian sorton kun la sorto de la amata virino."
"Sxi estis bela, kiel sxi kusxis tie, lace etendita sur la kanapo, ludante
KUN monstra ventumilo; kaj pli bela ankoraux sxi estus, se sxia vizagxo ne
havus tiun malsxateman fieran esprimon."
"La sinjorino ludis KUN sia ventumilo kaj kantetis valson."
"Mi jam tute kutimis vidi vin forkuradi al baloj, diris la komercegisto,
nerve ludante KUN la ventumilo de sia edzino, kiun sxi estis metinta
sur la tablon."
"Fanny staris kolere kaj ludis KUN sia ventumilo."
"En unu el la lastaj kunsidoj de la franca societo de savado de
dronantoj estis montrita nova aparato, kiu kvietigas la ondegojn kaj
konsistas el reto, plektita el facila sed fortika materialo. Tiu cxi
reto efikas kiel oleo, kiu, kiel oni scias, havas la kapablon kvietigi
la forton de la ondoj. La provoj, kiujn oni faris KUN tiu cxi reto sub
Quiberon, sur la spaco de 800 kvadrataj metroj, donis rezultajxojn tiel
bonajn, ke la franca ministro de maro difinis specialan komision, por
esplori la efikadon de la reto sur la ondojn de maro."
"La devo de la posxtaj oficistoj, kiuj veturas KUN la sxipo, estas dividi
la posxtajxojn laux la apartaj posxtaj kursoj."
"Tie cxi oni disapartigas la posxtajn kursojn, kaj parton de la paketoj
kaj sakoj oni lasas. Sed la plej granda parto iras senpere KUN la
kuriera vagonaro, kiu aligxas en Bremeno, pluen al Hannovero, kie cxe la
alveno de la transmara posxto denove disvolvigxas viva posxta movado."
"La posxtajxoj, kiujn oni ne havis tempon pretigi, kiel ankaux la posxtajxoj
difinitaj por la eksterlando kaj por transita trairo, per la grandaj
kalesxoj de la stacidomo estas alportataj rekte al la Berlina cxefa urba
posxtejo en la Regxa Strato, tie cxi ili estas specigataj kaj iras KUN la
plej proksimaj kurieraj vagonaroj pluen al la orienta kaj suda
Germanujo."
"Mi la malvivulojn esploris KUN pen',"
"Lernu KUN malmulta laboreto
Lingvon, kiun amos via kor'!"
"Tiel dirinte, forsendis li ilin KUN vorto minaca."

Ecxjo: "Mi pensas, ke la lingvouzo de Zamenhof devenas de lingvoj en kiuj
oni distingas inter KUN kaj PER. Do la gramatikajn, stilajn klarigojn pri
ilia uzo kaj pri la nuancoj ni devus sercxi en tiuj lingvoj, certe ni
trovus multajn fakajn eksplikojn, diskutojn.
PIV citas (eltordite) la frazon Zamenhofan pri la lacxo, kaj proponas
severe eviti tiatipan uzon nomante gxin nepre malaprobinda francismo
kaj germanismo. Mi supozas, ke PIV eraras kaj tia esprimmaniero estas
gxenerala ankaux en multaj aliaj lingvoj. La KUN en tiuj kazoj ne estas
uzata por montri rimedon aux ilon (kiel PIV asertas), sed kunecon.
Ekzemple veturi kun trajno aux veturi per trajno. Oni sidas en trajno
pasive gapante kaj sxangxas sian lokon kune kun gxi.
(...)"

Bocxjo: "Ni alvenis al preskaux perfekta kunsento."

Focxjo: "La KUN-ekzemploj cititaj de "Bocxjo" - mi konfesu - estas, nu, preskaux
sxokaj por mi. Ili certe estas pravigeblaj, sed por mi reprezentas
specialan lingvouzon. Estus interese, kiel pravigus sin la auxtoro mem.
Estus bone scii, cxu en certaj kazoj li konsentus uzi PER anstataux KUN.
Eble unu ne nepre ekskludas la alian.
Se la iniciatinto de Esperanto estus hungaro, eble nur unu el la
du prepozicioj apartenus al gxia vortprovizo.
Anstataux PER, ekzemple, estus uzata cxiam HELPE DE.
Mi senprobleme akceptas, ke ne estas tiel.
Esperanto certe enhavas multajn ceterajn facetojn, pri kiuj oni povas
multe diskuti. Ju pli longe oni praktikas la lingvon, des pli oni akceptas,
ke ekzistas ne nur unu gxusta maniero por esprimi saman ideon."
)))))

(((((
KIU ESTAS LA PLEJ BONA AMIKO DE LA VIRO?

Sudrusa popol-rakonto, tradukita de K. HUEBERT.

La supre metitan demandon respondas la malgrand'rusoj per la sekvanta
historieto. Iam, rakontas ili, lupo persekutis la diablon en la lauxdinda
intenco lin kapti kaj formangxi. Okaze tion cxi rimarkis malgrand'ruso,
kiu laboris sur la kampo, kaj, cxu pro tio, ke la malgrand'ruso ne povas
vivi sen la diablo, aux cxu pro ia alia kauxzo --suficxe, li eksentis
kompaton por la diablo kaj fortimigis la lupon per fortega "tju!".
La diablo, gxojante, ke li liberigxis de la lupo, dankis la malgrand'ruson
kaj invitis lin veni la estontan vendredon en tian kaj tian profundajxon,
kie li ankaux estos kaj montros sin al li aparte dankema. Li nur ne venu
sole, sed alvenu kun sia plej bona amiko. La malgrand'ruso pensis, ke
la plej bona amiko de viro estas lia edzino, kaj tial li iris tien kune
kun sia edzino. Kiam ili alvenis al la signita loko, la diablo ankoraux
ne estis tie kaj, por iel pasigi la tempon, la malgrand'ruso kusxigis
sian kapon sur la bruston de sia edzino, kaj, dum sxi gxin purigadis de
certaj malpuraj bestetoj, li dolcxe ekdormis. Kiam li jxus ekdormis,
tiam la diablo, aliformigxinte en belegan junan viron, proksimigxis
al la edzino, amindumis kun sxi per la okuloj, kaj en kelkaj minutoj
tute sxin gajnis tiel, ke sxi volonte ekkaptis la altiritan al sxi
trancxilon, por tratrancxi la gorgxon de sia edzo. Sed en tiu sama momento,
kiam sxi tion cxi volis fari, la diablo, repreninte sian veran eksterajxon,
lauxte ekkriis, "tju!" tiel, ke la malgrand'ruso vekigxis kaj gxustatempe
ankoraux povis eviti la dangxeron, kiu lin minacis.

En sekvo de tiu cxi okazo la diablo, farante al li fortan predikon pro
lia maltrafo, admonis lin kaj donis al li la klarigon, ke ne la edzino,
kiel li ja tuj vidis sur si mem, estas la plej bona amiko de la viro,
sed la hundo. La edzinon oni povas malsagxigi, delogi; sxi ofte forlasas
la edzon, dum la hundo restas fidela al sia mastro, neniam lin forlasas,
dividas kun li cxiujn dangxerojn, cxiun mizeron kaj, kiam mortas gxia
mastro, gxi pli sincere malgxojas je li, ol kiu ajn el liaj parencoj.

--Tion cxi, diris la diablo, mi komunikas al vi, por turni vian atenton
sur viajn efektivajn, verajn amikojn, el dankemeco por la helpo, kiun vi
alportis al mi.

el Fundamenta Krestomatio
)))))

(((((
Stenografia pagxo
(nur en la brajla versio)
)))))

(((((
Frua muzika eduko

(IV)

Rakontas patro-instruisto: "Mia muzika kariero frue trovis sian finon.
Mi lernis en la dua klaso de la elementa lernejo, kiam mia patro aligis
min al kurso pri solfegxo. Mi forlasis gxin jam antaux la fino de la unua
duonjaro, forkonsilita de la instruistino. Krom mia "kontrauxsocia" kaj
"komunumodisiga" konduto sxi notis, ke mi estas "neregulebla infano".
Cetere sxi menciis, ke mi ne kapablas klare elkanti ecx unu noton, krome
mi devas havi problemon pri la vidpovo, cxar legado de muziknotoj por mi
prezentas iom da malfacilo.

Kontraste al tio, mi sxategas kanti por miaj infanoj, kaj ecx pli sxategus
ludi por ili per ia muzikilo.

Post tia pasinteco, mi rigardis kun komprenebla speco de timo la ekintajn
muzikajn studojn de mia fileto, duaklasano. Komence de la lernojaro ni
aligis la infanon al posttagmeza muzika kurso. Pri solfegxo li ricevis
po unu, pri bekfluto po du lecionoj semajne. Mian timon nur pliigis, ke en
la origina lernejo li jam komencis lerni ludi tiun instrumenton jam antaux
jaro. Sed tie oni uzas alispecan fluton, kun malpli da truoj kaj kun
malsama notkampo.

Kial nei, en sia klaso li ne apartenis al la pli bonaj muzikuloj.
Hejme li foj-foje eksonorigis, sed pro la tro granda kvanto de maltrafitaj
notoj li baldaux perdis la fervoron. Li ne povis persisti pli ol 10 minutojn.
Tiam li demetis sian instrumenton.

Dum kelkaj semajnoj en la muziklernejo sxangxigxis nenio. Se ni demandis
kio okazis en la muzikleciono, li tiris la sxultron kaj diris: nenio.
Tiu "nenio" komence ege cxagrenis min. Kion do signifas "nenio"? Oni ja
devis flutludi tie, kaj do esti jam lerninta almenaux kelkajn kantetojn.
Poste, pli rekonsiderinte la aferon, mi komprenis, ke cxe mia fileto vere
okazis nenio. Li iris al la lecionoj, poste revenis hejmen, kun iom da
sindevigo li blovadis iomete laux la aktuala leciono, tamen mankis fajro.
Ne cxeestis la entuziasmo tiom karakteriza cxe li, kiu kutime helpas lin
trans cxiujn malfacilajxojn.

Tamen antaux monato cxio sxangxigxis. La instruistino eklibertempis por
tri semajnoj, kaj sxian lokon plenigis junulo. La unua okulfrapa sxangxo
estis, ke en iu momento mia fileto ekploretis pro nescio de la leciono,
pro malsuficxa sinekzerco. "Jen pli ol nenio" - mi diris al mi, kaj lia
patrino konsolis lin dirante, ke estonte sxi kunekzercos kun li helpante
plenumi la hejmtaskon. Kaj okazis tiel. Mia edzino - kun dekjara muziklerneja edukiteco kaj kun iom da praktiko en familia "gxojmuzikado" - prenis la aferon en siajn manojn.

Iun tagon la knabo diris alhejmigxinte, ke "onklo instruisto" hejmensendis
Elinjon, cxar sxi sciis nenion, dum li sukcesis finblovi cxion, kaj pro
tio li ricevis grandan lauxdon. Ecx, cxe la foriro onklo instruisto diris
al li "cxao". "Kaj kion respondis vi?" - mi demandis. "Nu, unue mi forlasis
senvorta. Poste mi tamen reiris kaj demandis cxu ankaux mi rajtas saluti
per cxao. Kaj imagu, li diris jes. Kaj tiam mi diris al li cxao." - Mi
enpensigxis: antaux dek jaroj mi ankoraux vi-diris al miaj lernantoj dum
la lecionoj pri korpoedukado, kaj - kompreneble - ankaux ili vi-diris al mi.
Intertempe la mondo multe turnigxis, nur mi - aux ni - ne kunturnis nin
kun gxi. Sed miaj duboj koncerne la instruistan auxtoritatecon baldaux forigxis.

Arono - auxdeble ecx por mi - tagon post tago bekflutis pli bele, krome
entuziasme li eksidadis por plenumi la hejmajn taskojn. En lia mesagxlibreto
aperis instruistaj notoj kiel "estis pinte!" aux "regxe!".

Poste, okaze de iu vespermangxo li deklaris, ke li dezirus klarnetludi,
cxar gxi havas multe pli profundan vocxon ol bekfluto, kaj estas multe pli
interesa, per gxi ja eblas fari multe pli da notoj, kaj - nemalgrave -
ankaux onklo instruisto havas tian instrumenton. "Onklo instruisto diris,
ke venontjare, kiam mi triaklasanigxos, mi rajtos eklerni la klarnetludadon"
- li sciigis entuziasme. "Li jam ecx pruntedonis al mi la sian por ke mi povu
gxin rigardi" - li aldonis. Tiam mi ekcerbumis, kiamaniere akiri klarneton.

En la lastaj tagoj Aroncxjo faras nenion alian, li nur kaj ekskluzive
ludadas la bekfluton. Li surdorsigxas sur la planko aux sur la kuireja
subkahelaro, kaj muzikadas. Li ne plu estas gxenata de malsamaj
instrumentosistemoj, kapablante ludi plej multajn el la kantoj per
ambauxspecaj flutoj. Eksperimente li ecx ludas per ambaux, samtempe.

Plejlaste li diras al mi: - Pacxjo, mi jam parkere scias ankaux
"Kornusfloron". - Sed tiun vi ja sciis jam antauxe - mi respondis.
- Jes, sed nun mi scipovas ankaux tiamaniere, ke mi portas korbon da terpomoj
el la kelo, mi ludas per unu mano, kaj samtempe malsxaltas la lumon per la
finajxo de la fluto.

Nu, ni estas en tiu fazo. La instruistino intertempe revenis. Ni interkonsentis, ke Arono plufrekventos la muziklernejon, kaj "onklo instruisto" unu fojon semajne venados al ni por doni lecionojn al la knabeto.

Kio fine elturnigxos el cxi tiu historio, mi ankoraux ne scias. Mi atendas,
cerbumante, kiel forizoli lian cxambron kontraux la muziksonorado."

Denove la cerboesploristo: "Oni konstatis, ke cxe beboj de kantemaj patrinoj
la cerbo evoluas pli rapide, pli favore. Embrio ne estas iu pasiva. Gxi
perceptas multon, perceptas multon ecx el tio, kion la patrino parolas al
gxi. Multaj opinias stultajxo paroladi al bebo en la ventro. Ja necesas
paroladi. Certajn aferojn gxi nepre komprenas. Patrina alparolado estas tre
grava jam al enventra bebo du-trimonata por pli bona evoluo de la parolkapablo
kaj de la tuta nervosistemo, por pli harmonia elformigxo de la personeco.
Gxi dumonata ja rekonas jam la patrinan vocxon, ecx scias cxu la alparolo
estas kolera aux amoplena."

Interparolistino: "Cxu do tio vere helpas la evoluon? Cxu enventraj beboj
alparolataj/alkantataj, priatentataj de la patrino evoluas pli bone?"

Cerboesploristo: "Jes, laux esploroj. Tiuj poste estos pli trankvilaj,
malpli agresivaj infanoj."

Interparolistino: "Cxu temas pri kreigxo de pli multaj cerbocxeloj?"

Cerboesploristo: "Tion mi ne kredas. Pli multe da cerbocxeloj ne farigxas,
sed la nombro de tiuj cxeloj ja ne tiom gravas. Gravas la ligiteco inter ili,
kiu farigxas pli bona, pli subtila kaze de favora sinteno flanke de la patrino."

(Fino)
)))))

(((((
LA POLITIKA ANALFABETO

La plej malbona analfabeto estas la politika analfabeto. Li nek auxdas,
nek parolas, nek partoprenas la politikajn okazajxojn. Li ne scias, ke la
viv-kostoj, la prezo de la fazeolo, de la fisxo, de la faruno,
de la lu-domoj, de la sxuoj kaj de la kuraciloj dependas de politikaj
decidoj.

La politika analfabeto estas tiel stulta, ke li fierigxas kaj sxvelas
la bruston kaj diras, ke li malamas la politikon. Ne scias la stultulo, ke
el lia politika nescio naskigxas la prostituit(in)o, la forlasita infano,
la sxtelistoj kaj la plej malbona el cxiuj sxtelistoj, kia estas la
trompista, fripona kaj korupta politikisto kaj lakeo de la nacia kaj
multnaciaj entreprenoj.

BERTOLT BRECHT

laux http://www.ipernity.com/blog/36150/37261
)))))

(((((
Anonceto

La revuo "Esperanta fajrero" jam estas legebla ankaux en la reto
je la jena adreso:

http://www.sotirof.dir.bg/esperanta%20fajrero.htm

Dancxo Dancxev
)))))

(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

Redaktoro: Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro@chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)

Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil@braillnet.cz)

korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio

Kasisto: Pier Luigi Da Costa
It-55100 S. L. a Vaccoli,
_Lucca_, Italio
(r.p.: dacostapl@lunet.it)

Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"

cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.

UEA-konto de LIBE: libk-p

jarkotizo: 15e euxroj

Por ricevi la revuon elektronike
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
ligilo-subscribe@yahoogroups.com

La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
http://libe.narzan.com
)))))