Edukista Dimensio de Erosxenko
(unua premio en la konkurso de LIBE kaj REAN)
Enkonduke
Antaux preskaux 50 jaroj, kiam mi, 17-jara, estis en supera
mezlernejo por blinduloj en Tokio, dirante "Vi havas tian antauxulon de nia
lernejo", unu instruisto prezentis al ni unu libron titolitan "Vivo de Erosxenko:
Blinda Poeto" verkitan de Takasugi Icxiro. Mi tuj kuris al brajla biblioteko kaj
legis gxin. Interese! La vivo de Erosxenko kortusxis min profunde, cxar tiutempe
mi estis cxagrenata pri mia estonteco. Erosxenko donis la lumon en mian koron.
Cxi-foje releginte tri biografiojn kaj kelkajn originalojn Esperantajn de
Erosxenko, mi eksciis, ke li estis ne nur blinda verkisto sed ankaux instruisto,
kiu praktikis edukadon kun propra ideo tra sia vivo. Mi trovis, ke kaj lia vivo
kaj liaj praktikoj donas al ni, blindaj posteuloj, multajn pensindajxojn.
Ekzemple:
1. Lia vivkapablo 2. Lia ideo pri lerneja edukado
Mi prezentu konkretajn ekzemplojn de supraj du punktoj el la biografioj.
1. Vivkapablo
Laux mi el la vivkapablo de Erosxenko jenaj kvar kapabloj estis karakterizaj:
Kapablo movigxadi sendepende; Kapablo uzi brajlon; Kapablo akiri fremdan
lingvon; Kapablo praktiki arton.
(1) Kapablo movigxadi sendepende
Surprizis min la priskriboj en la biografioj pri lia povo libere iradi kie ajn.
Kompreneble komence li devis esti akompanata, sed lernis la vojon tuj. Versxajne
li havis atentemon pri direkto, distanco kaj la totala mapo. Urbo Tokio estas
grandega kaj komplikega. En tia urbego Erosxenko, kvazaux vidanto, gxuis
promenadi sola. En sia infaneco dank' al la kuragxigo fare de la familio kaj la
naturricxeco de la naskigxloko, li trejnigxis movigxadi sendepende. Krome li
ankaux gxuis nagxadon kaj rajdadon. Surbaze de tio lia kapablo libere movigxadi
evoluigxis poste.
(2) Kapablo uzi brajlon
Li cxiam kunportadis brajlan tajpilon. En la tempo de Erosxenko ecx en Moskvo
trovigxis nur du aux tri el mil blinduloj, kiuj kapablis uzi brajlon. En Londono
li vizitis brajlan bibliotekon kaj gxojegis trovinte multegon da brajlajxoj. Li
farigxis fervora libroamanto. Korespondado per brajlo estis tre grava por
Erosxenko vojagxanta de lando al lando en la tempo sen internacia telefonservo.
Registrado de popolfabeloj kaj verkado de propraj fabeloj ebligxis per brajlo.
Legi kaj skribi brajle konsolis lin vivanta sola fremdlande.
(3) Kapablo akiri fremdan lingvon
Lerninte Esperanton, li gxojis aparteni al Esperanto-rondo en Moskvo kaj en gxi
konatigxis kun kaj intelektuloj kaj artistoj kaj eksterlandanoj. Uzante
Esperanton, li realigis vojagxojn al eksterlando kaj cxie unue akiris amikojn
Esperantistajn, kiuj helpis lin lerni lokajn lingvojn. Li alproprigis fremdajn
lingvojn sen lernolibroj sed tra cxiutaga vivo. Ekzemple, en Tokio li ofte
vizitis kun amikoj teatron kaj kinon, tra kiuj li absorbis vivantan lingvajxon.
Ju pli bone lia lingvokapablo kreskis, des pli la rilatoj kun amikoj vastigxis.
Kial li povis akiri lingvon en tre mallonga tempo? Cxar li havis grandajn
scivolemon kaj kuragxon. Li sxatis diskuti pri kio ajn ecx en fremda lingvo.
(4) Kapablo praktiki arton
Escepte de brajla tajpilo li cxiam kunportadis ankaux muzikinstrumenton
balalajko. En la Blindullernejo de Tokio dum Esperanto-kurso, kiam lernantoj
lacigxis, li ludis balalajkon kaj kantis aux Esperante aux ruse. Kiam ardigxis
diskuto, lia ludo de balalajko kvietigis la atmosferon. Krome, de tempo al tempo,
sopirante naskigxlokon, li ludis balalajkon por si mem. Por li vivanta sola
fremdlande balalajko bone efikis por forigi la streson de la vivo.
2. Lia ideo pri lerneja edukado
Erosxenko funkciis kaj kiel instruisto kaj kiel konsilanto por blindaj infanoj
kaj junuloj. Kiel ekzemplojn ni vidu liajn laborojn en Birmo, Siberio kaj
Turkmenio.
(1) Moulmein, Birmo
Erosxenko deziris starigi lernejon por blinduloj en Sudorienta Azio. En 1916 li,
ankoraux 26-jara, ekvojagxis el Tokio. Unue li celis al Bankoko, Siamo (la nuna
Tajlando). Tie li trovis nek rimedojn nek kunlaborantojn por starigi lernejon
por blinduloj. Sekve li plu vojagxis al Birmo (la nuna Mjanmaro). En la urbo
Moulmein, li komencis praktiki edukadon laux sia ideo. Tiea blindullernejo estis
cxefe ludejo kaj foje laborejo por fari bambukorbojn kiel vendajxojn. Erosxenko
proponis plibonigan projekton kaj gxi estis aprobita. Li enkondukis multe da
novaj ideoj. Por infanoj eksterdoman aktivadon: sendependa movigxado;
naturobservado per la tutkorpa senso. Por mezlernejanoj, utiligante sian sperton
en Londono, altnivelajn instruadojn: muziko, masagxo kaj la angla lingvo. Aldone,
de tempo al tempo, li organizis prelegojn de instruistoj el altnivelaj lernejoj.
Plie li invitis gepatrojn kaj najbarojn al la lerneja kultura festivalo. En gxi
li mem kantis kun balalajko. Li sukcesis eltiri monon el la lerneja administra
komitato por acxeti brajlpaperon por lernomaterialoj. Li, vokata "Fracxjego",
estis amata de lernantoj. Bedauxrinde lia praktiko en Birmo dauxris nur unu
jaron. Sed por Erosxenko la sperto en Birmo farigxis modelo por posta praktiko.
(2) Duoninsulo Cxukotko, Siberio en Sovetio
En 1929 Erosxenko vojagxis al Duoninsulo Cxukotko en la ekstremo de Nordorienta
Siberio. Pri siaj tieaj spertoj li verkis kelkajn verketojn en Esperanto, kiuj
aperis en "Esperanta Ligilo" en 1933 kaj en 1947. En la antauxparolo de la
verketo "Blindaj Cxukcxoj" li skribis: "Unu el la taskoj, kiujn mi metis antaux
min, vojagxante al la lando de la cxukcxoj, estis ekkoni la vivmanieron de la
blinduloj en tiuj malproksimaj arktaj regionoj." Li renkontis du blindajn
junulojn kaj interparolis kun ili. La dialogo estas tre impresa por mi. Lia
sinteno kontraux ili estis sincera kaj serioza. Erosxenko diris jene. Al Filip:
"La cxefajxo estas ne la blindeco mem, sed la viduloj, kiuj ne donas al ni
eblecon labori kaj perlabori nian cxiutagan panon kaj vivi sendependan vivon."
Al Kejgin: "Tie, en Moskvo oni ne bezonas la dancon de rosmaro. Knabinoj cxe ni
edzinigxas al tiuj, kiuj scias kaj povas labori, sed ne danci. Tamen mi estas
certa, ke se miaj moskvaj kamaradoj bezonus eklerni la dancon de rosmaro, ili
sendube gxin lernus..." Kia simpatio! Kia kuragxigo al junuloj! Du junuloj
revigligxis. Erosxenko, blinda, estis bona konsilanto por samsortanoj.
(3) Kusxka, Turkmenio en Sovetio
En 1934 li venis al Turkmenio. Dum oni preparis establi blindullernejon, li
lernis la lokan lingvon kaj vizitante vilagxojn persvadis gepatrojn por sendi
blindajn infanojn al lernejo. Li ankaux konvinkis sian kolegon, bonegan
instruistinon de muziko, kunlabori en la lernejo. Sxi venis ecx kun sia edzo. En
Kusxka Erosxenko laboris kaj kiel administranto kaj kiel instruisto, de 1935
gxis 1944. En lernejo "Domo de Blindaj Infanoj" li kunvivis kun infanoj kaj
estis ame vokata "Pacxjo". La aktivado de la lernejo estis preskaux sama kiel
tiu de lernejo en Birmo. En movigxado li igis infanojn iri ecx sen bastono.
Agrikulturo kaj bestobredado estis inkluzivitaj anstataux masagxo. Li surprizis
lokajn logxantojn per la prezentado de infana opero. Lia praktikado en Kusxka
dauxris naux jarojn, donante multe da influo kaj al lernantoj kaj al la
loka komunumo.
Konkulude
La vivo de Erosxenko estis vere unika kaj kuragxa.
Li lernis en tri blindullernejoj kun malsamaj karakterizoj: en Moskvo, Londono
kaj Tokio. Li vojagxis kaj logxis en multaj landoj de malsamaj kulturbazoj:
Britio, Japanio, Tajlando, Siamo, Hindio, Cxinio, euxropaj landoj kaj ankaux
landoj en Sovetio. Li renkontis multajn etnojn, kaj lernis iliajn lingvojn kaj
vivmanierojn. Li amikigxis ne nur kun blinduloj sed ankaux kun vidantoj. Li
faris diversajn agadojn: ekz. vojagxi, lerni, diskuti, kanti, rakonti, ludi,
verki, instrui, kolekti, administri ktp., ktp. Post la reveno al Moskvo, Sovetio,
li ofte vojagxis enlande al diversaj respublikoj kaj laboris cxefe kiel
instruisto.
Kio ebligis al li travivi tiel unikan kaj kuragxan vivon? Tio estis nenio alia
ol lia elstara vivkapblo kaj aparte granda scivolemo. Versxajne li pensis, ke
estas necese al blindulo cxion en la vivo sensi per cxiuj siaj sensoj, senti en
sia koro kaj cerbumi en sia kapo. Dank' al sia ricxa vivkapablo, li realigis la
vivon; la enhavoricxa vivo plu evoluigis lian vivkapablon; la evoluigxinta
vivkapablo plu ricxigis lian vivon tra cxiutagaj spertoj.
Surbaze de siaj spertoj li praktikis porblindulan edukadon kaj al infanoj kaj al
junuloj. Kunvivante kun lernantoj en gxojiga kaj libera etoso, li trejnis ilin
pri vivkapablo.
Mi pensas, ke la nuntempa edukado por blindaj infanoj sxangxigxis multe de la
tempo de Erosxenko kaj frontas multajn problemojn. Koncernatoj de la edukado
povas lerni multon el la ideo kaj la praktiko de Erosxenko. Mi esperas, ke
ankaux infanoj blindaj interesigxu pri la vivo de Erosxenko, kiu certe
kuragxigos ilin kaj donos la lumon al ili.
Unika kaj kuragxa vivo de Erosxenko kortusxis
min antaux preskaux 50 jaroj kaj nun denove kortusxas min ecx pli forte.
Erosxenko restas gxuste la modelo de mia vivo.
Tanabe Kunio, Japanio.