Esperantistoj kongresis en Pollando

    La 75-a kongreso de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) okazis en la rekapabliga centro de viddifektitoj en Muszyna, suda parto de Pollando, dum 18-24.7.2009. Gastigantoj de la kongreso estis la Pola Asocio de Nevidantoj kaj Pola Esperanto-Asocio. La rekapabliga centro provizis tauxgajn lokojn por 94 partoprenantoj el 16 landoj.

    Temo de la kongreso estis integrigxo:

 "Ni donu manon cxiu al cxiuj,  por ne maltrafi la vojon,  cxar pli kaj pli estos urgxa

 la reciproka bezono...".   Pri la temo estis referajxo de s-ino Aneta Bartic (Rumanio), ankaux parolis estroj de la distrikto.

    La kongresa programo estis kulturricxa enhavante plurajn ekskursojn al historiaj kaj kulturaj vidindajxoj, koncertojn, la internacia arta vespero fare de kongresanoj mem estis la kulmino de la semajno. Otto Prytz el Norvegio prelegis pri Louis Braille: "La invento de jubileulo Louis Braille - daurigebla kaj dauriginda".

    Aldo Grassini el Italio konatigis kongresanojn kun operoj de mondfama itala komponisto Giacomo Puccini.

    Pier Luigi Da Costa el Italio rakontis pri sia laboro surdiskigi Plenan Ilustritan Vortaron kaj kelkajn aliajn vortarojn. Li skanis la tutan tekston kaj adaptis gxin por laboro kun vocxsintezilo kaj ecx anstatauxigis  bildojn per vortaj klarigoj. Attila Varro el Hungario montris kiel uzi la vortaron per komputilo.

    Defioj por la nova agadperiodo

La Gxenerala asembleo de LIBE konfirmis la raportojn pri la jaro 2008 kaj aprobis agadplanon por la jaroj 2009-2013. La cxefaj kampoj de la venonta kvarjara periodo estas edukado, junularaj renkontigxoj, informado kaj ekonomio, se ebla ekonomia.

    La agadplano kuragxigas naciajn esperanto-unuigxojn kaj naciaijn blindul-organizojn progresigi disvastigon de esperanto kaj konservadon de pli ol centjara esperantokulturo ankaux inter viddifektitoj kiel unu komunikilo en internaciaj kontaktoj. La internacia lingvo esperanto estas unika ilo de internacia komunikado, kiu ofertas al gxiaj uzantoj veran egalrajtecon. Esperanto pruvis sian tauxgecon al cxiuj komunikaj bezonoj. Universala Esperanto-Asocio emfazas la signifon de vera internacia lingvo kaj lingvaj rajtoj de chiuj nacioj.

    Kunlaboro estas iniciatata kun organizoj de instruistoj ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kaj ICEVI (International Council for Education of People with Visual Impairment). La celo estas, ke ankaux auxtoritatutloj pri edukado denove subtenu instruadon de esperanto kaj ke ili tiel apogu interkulturajn rilatojn de viddifektitoj.

    Lernado de esperanto samtempe en pluraj landoj inter gejunuloj post lernejaj jaroj ricxigas vivmedion ofertante eblecon al internacia partopreno, kaj siaparte preventas retirigxon. En interreto trovigxas esperantokursoj, ekz. www.edukado.net

    Pere de esperanto i.a. eblas konatigxi kun la monda literaturo,  ekz. la nacia biblioteko en Britio (Stockport) enhavas valoran kolekton de brajligitaj libroj.

    LIBE celas progresigi inter viddifektitoj esperanton kaj internacian kunlaboron sur la kultura kampo. La revuo "Esperanta Ligilo" aperas cxiumonate brajle kaj rete. LIBE-anoj abonas ankaux aliajn esperantopublikajxojn.

    LIBE-prezidanto Arvo Karvinen.