75-a INTERNACIA KONGRESO de BLINDAJ
ESPERANTISTOJ
Unua komuniko
Karaj geamikoj!
Cxi-foje LIBE-estraro akceptis afablan oferton de Pola E-Asocio (PEA),
kiu pretas organizi por ni valoran arangxon en cxarma
intermontara kuracloko de Pollando, kun ricxa programo E-a,
kultura kaj turisma. Ankaux prezentigxas bona okazo tuj post la IKBE
partopreni en la UK - 94 en Bjalistoko, naskigxloko de Zamenhof.
Do, IKBE-75 okazos
KIE: en Muszyna (Musxina) cx.140 km. sudoriente de Krakovo (Pollando).
KIAM: de 18-a (tagmangxo) gxis 24-a (vespermangxo) de julio 2009
por irontaj al UK-94, aux gxis la 25-a (matenmangxo) de julio
por nepartoprenantoj en la UK.
RESTADO: en Centro de Regeneracio "NESTOR"; la cxambroj 2-3-litaj kun banejo.
Estas granda gxardeno. 3-foja mangxado cxiutaga, kaj krome viandajxoj
dum la sxtipfajro, ankaux loka minerala akvo cxiam.
Kongresa temo estas integrigxo: "Mi + vi = ni -
ni donu la manon cxiu al cxiu por ne maltrafi la vojon,
cxar pli kaj pli urgxa estos la reciproka bezono".
PROGRAMO: Gxi estos detale priskribita en la Dua komuniko kaj enhavos
kongrestemajn referajxojn, E-arangxojn, integrigajn amikecajn renkontojn,
ekskursojn, spektaklojn.
TRANSPORTO: ni veturigos la partoprenantojn el kaj al Krakova Stacidomo
kaj Flughaveno komence kaj fine de la arangxo kontraux aldona pago 15 euxrojn.
Malfruigxontoj devos mem arangxi la vojagxon de Krakovo al Krynica
(oftaj busoj), de kie ili prenos lokan (urban) buson al Muszyna.
Por kuna vojagxo al la 94-a UK en Bjalistoko, ni rezervos kontraux aldona
pago la noktan vagonaron kun matenmangxo en skatoloj.
PROTEKTADO: krom flega protekto kaj turismaj gvidantoj, la IKBE-anoj havos
e-istan servadon dum la tuta arangxo kaj veturado.
ALIGxILOJ: Cxar la lokoj estas limigitaj, bonvolu sendi viajn plenigitajn
aligxilojn plej frue, kun jenaj donitajxoj:
1. antauxnomo kaj familia nomo;
2. nevidanto aux akompananto;
3. naskigxjaro;
4. viro aux virino;
5. lando, posxta kodo, urbo kaj eventuala distrikto, strato kaj domnumero;
6. telefonnumero;
7. retadreso;
8. nomo de la eventuala samcxambrano;
9. mi pagis per banko ... euxrojn;
10. mi bezonas oficialan invitilon por la vizo.
Nigreskribitajn aligxilojn vi povas rekte sendi laux la kontakta adreso
de PEA-filio (vd. pli sube), sed tiujn en brajlo aux rete bv. sendi al:
Anatolij Masenko,
Gerojev-Medikov 15-1,
RU-357739 Kislovodsk (Rusio);
retadreso: mai@narzan.com
ANTAUxPAGO: egalas 100 euxrojn, kaj eblas gxin pagi nepre kun la indiko:
"KONGRESO de LIBE"
al la banka konto de PEA: PL 71 1240 1558 1978 0010 1917 5794
SWIFT (kodo de la banko): PKOPPLPW
Adreso por KONTAKTOj kun PEA-Filio:
Polski Zwiazek Esperantystow O/Nowy Sacz (Prononcu: Novi Sonc),
Al. Wolnosci 37 F 7,
PL - 33-300 Nowy Sacz,
Pollando;
tel.: +48 18 4429827
mob.: 48 604 088 620
e-mail: esperantistoj@o2.pl
LIMDATO POR ALIGxOJ kaj ENPAGOJ: gxis 20-a de decembro 2008 -
validos la proponitaj prezoj:
por postsocialismaj landoj - 180 euxrojn, por aliaj - 260 euxrojn;
gxis la 28-a de februaro 2009 - 190 kaj 270 euxrojn respektive;
gxis la 15-a de junio 2009 - resp. 200 kaj 280 euxrojn.
poste ni ne garantias partoprenon laux la proponitaj kondicxoj -
ili povas esti sxangxataj.
LA PREZO ENHAVAS: restadon kun mangxado, transporton laux supra priskribo
kaj la tutan programon.
ATENTON! La partoprenantoj devas esti en siaj landoj asekurigitaj,
kaj veni kun propraj medikamentoj, kiuj estas por ili necesaj.
BONVENON al POLLANDO!
LOKA ORGANIZA KOMITATO:
Halina Komar (prezidantino de PEA) - respondecas pri la tuto:
e-mail: korlando@interia.eu
Robert Kaminski (sekretario de Cxefa Estraro de PEA,
ano de Pola Asocio por Blinduloj) - por kontaktoj kun la Asocio:
lodzano@neostrada.pl
Jolanta Kieres (vicprezidantino de la PEA-Filio en Nowy Sacz) -
gvidos la kongresprogramon:
jola11k@interia.pl