LIBE

Ligo internacia de blindaj esperantistoj

 

 

 

Estraro

 

Adresaro

 

Delegitoj de LIBE

 

Statuto kaj interna regularo

 

IKBE

 

RETKONFERENCO

 

Esperantaj gazetoj en brajlo

 

“Esperanta Ligilo” rete

 

“Esperanta Ligilo” (lasta numero)

 

Arkivo de "Esperanta ligilo"

 

Fonduso de Jerosxenko

 

Por ekzamenigxontoj

 

 

 

   Ligo Internacia de Blindaj  Esperantistoj (mallongige: LIBE) estis fondita en 1951 dum la 19-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (Munkeno, Germanio). Gxin antauxis Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj (UABE), fondita en 1923 dum la tria IKBE (nurnbergo, Germanio), kiu en 1931 transformigxis al UABO (Universala Asocio de Blindulorganizajxoj).
    LIBE precipe celas unuigi diverslandajn blindajn kaj viddifektitajn esperantistojn por helpi al ili en studado, perfektigxo kaj praktika utiligo de la internacia lingvo.

                                                                                          

 

Novajxoj kaj anoncoj

 

          26.01.2012. Aperis la 9-a kaj 10-a numeroj de "Esperanta ligilo" por 2011 j.  vidu  ilin  laux: Lastan numeron de "Esperanta ligilo"

          16.10.2011. 78-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (unua komuniko)

    La 78-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj okazos la 13-20 de julio 2012 en Ukrainio. Loko: 20 km norde de Kijivo en arbaro cxe fresxa aero, kun nagxbaseno en la ejo. Logxado: en 2-3-litaj komfortaj cxambroj kun necesejo, lavabo kaj dusxo. La kongrestemo: "Blinduloj por digna vivo kaj homaj rajtoj"; subtemo (proponita de LIBE-komisiono: "Ni kantu kune kaj parolu pri naciaj kulturoj kaj Esperanto". Prezoj. Divido laux la landkategorioj: Kategorio A: Auxstrio, Belgio, Britio, Danlando, Finnlando, Francio, Germanio, Hispanio, Irlando, Italio, Lihxtensxtejno, Luksemburgio, Monako, Nederlando, Norvegio, San-Marino, Svedio, Svislando, Japanio, Usono, Kanado. Kategorio B: Andoro, Bosnio, Bulgario, cxehxio, Estonio, Grekio, Hungario, Kroatio, Latvio, Litovio, Makedonio, Montenegro, Pollando, Portugalio, Rumanio, Serbio, Slovakio, Slovenio. Kategorio C: cxiuj aliaj landoj (escepte Ukrainion). Kategorio cx: Ukrainio.
    Aligxkotizoj: Por organizaj bezonoj ni proponas jenajn kotizojn laux la kategorioj: A- 50 euxroj, B- 40 euxroj, C- 30 euxroj, cx-– 25 euxroj. Por gejunuloj gxis 21 jaroj ni proponas rabaton 25 procentoj. Restado (inkluzivas transporton de stacidomo aux flughaveno al la kongresejo, logxadon kaj trifojan mangxadon, planatas organizo de bufedo): A- 220 euxroj, B- 175 euxroj, C- 140 euxroj, cx- 1500 hrn.
    Ni kune faru nian 78-an fruktodona kaj neforgesebla! Al vi estas proponata varia kultura kaj distra programo. Certe, ne mankos prelegoj kaj liberaj diskutoj pri kongrestemoj. Tradicie okazos cxiumatena E-kurso, kiun gvidos Natalia Kasymova. Vin atendos interesaj ludoj, konkursoj, E-butiko, senmalgajna loterio kaj ankoraux kelkaj surprizoj. Kompreneble, la kontribuajxoj de la kongresanoj estas bonvenaj. Ni kune faru vastan reklamkampanjon kaj invitu al la Kongreso ne nur nevidantajn esperantistojn. La lokoj en la bazejo suficxos por cxiuj, sed ni petas lauxeble pli baldaux informi nin pri via deziro aligxi al la Kongreso. Cxiu blindulo rajtas mem decidi, cxu veni kun aux sen akompananto.

    Loka Kongresa Komitato (laux la alfabeta ordo): Ivanova Natalija, Lineckij Mikaelo, Muhxamedsxina Tatjana, Posxivana Olena, Slovacxevskaja Euxgenija.
Kontakt-adresoj: lineckij@bigmir.net, skajpe: m-urso, amatalena@ukr.net, skajpe: amatalena.
Brajlajn leterojn bv. skribi al: Olena Posxivana: Ul. Brativ Trofimovyhx 22, kv. 226, UA-49068 Dnepropetrovsk, Ukrainio.

    Ukrainaj esperantistoj invitas vin! Ni diru "Jes!" al la 78-a Kongres'!

    De la Loka Kongresa Komitato Olena Posxivana.
 

         02.09.2011. nia 77-a IKBE en Olomouc farigxis jam historio. Se vi, kiuj pro diversaj kialoj ne povis gxin partopreni ni preparis la informojn, kiuj estas lokigitaj je la retejo Esperanto.cz. Jen la adreso: http://www.esperanto.cz/eo/akce/kongreso-de-libe-blinduloj-367.html
 

         01.09.2011. Rezolucio de la 77-a Kongreso de Blindaj Esperantistoj al landaj organizoj de viddifektitoj Ni partoprenantoj de la 77-a Kongreso de Blindaj Esperantistoj okazinta en Olomouc - Cxehxio de la 14-a gxis la 21-a de julio 2011 traktis pri jena kongresa temo: "Plibonigado de aliro al kulturaj arangxoj por blinduloj". Dum prelegoj kaj sekvanta diskutado ni konstatis, ke strebo al plibonigado de ebligo percepti kaj gxui diversajn kulturajn arangxojn kaj objektojn por viddifektitoj estas gxenerala. Bonajn praktikajn ekzemplojn ni povis sperti dum ekskursoj en la kongresurbo, en gxia urbodomo, en kelkaj muzeoj, pregxejoj kaj bestgxardeno. Ni volas esprimi nian subtenon al cxi tiuj klopodoj, cxar cxiam pligrandigxanta nombro da menciitaj ebloj grave pliricxigas la vivon de homoj kaj kontribuas al pli bonkvalita klerigado de gejunuloj. Tial ni alvokas cxiujn respondeculojn, ke spite al diversaj problemoj oni dauxrigu en cxi tiuj streboj. 

 

         09.07.2011. Aktualigita: Adresaro de LIBE ,

 

        28.06.2011. 18-a de junio forpasis JACQUES TUINDER. li felicxis  Kiam li sin dedicxis Al homoj missortaj, Vidmanke malfortaj. Al nia NOSOBE donis maksimumon, sed volus tutglobe  gxuigi la lumon. Serioze, sed ne nur: Ofte trasparkis humur’! Por cxiu, blinda malblinda, ekzemplo imitinda. Respekte, Rob Moerbeek. Pli detale:

        12.03.2011. Karaj blindaj esperantistoj. 10 marto, posttagmeze, granda tertremo atakis la nordan parton de la cxefinsulo de Japanio. La tertremo (M 8.8) estas nekredeble forta. Sed pli terura estis cunamo (ondegego) kauxzita de la tertremo, kies kerno estas en la maro. Cunamo kuris teren tiom rapide kiel Sinkansen (superpekspreso kuranta je 250-300km/horo) kaj mortigis plurajn cxemarajn urbojn komplete. Ankaux la urbego Sendai estas forte damagxita. Pri a gxenerala stato de la katastrofo mi raportos al vi, kiam la
afero kvietigxos kaj ni ekscios diversajxojn de la afero. Eventuale tio povos okazi nur monaton poste... Mi en Tokio, 500km sude de la centro de la unua, la plej forta, tertremo, sentis nespertitan sxanceligxon dela tuta domo, sed en mia hejmo ne okazis tro gravaj damagxoj. Poste tre ofte ni sentis tertremojn sufice fortajn kiel la postefikojn de la unua plej granda. Tiu postefiko dauxros monatojn, aux ecx jarojn.
    Laux mia esploro naniu el la blindaj membroj de JABE estas damagxita forte. Estu trankvila. De iuj el vi mi persone aux JABE ricevis konsolajn kaj zorgemajn mesagxojn. Se aliaj bonvolus skribi al JABE (sed ne al mi persone) ion kuragxigan por japanaj blindaj esperantistoj, oni kun danko aperigos viajn mezagxetojn en la organo de JABE. jabe@esperanto.ne.jp  Tia kuragxigo internacia valoros al japanaj blindaj esperantistoj.
Kun antauxdankoj pro viaj kuragxigaj mesagxoj al JABE,
KIKUSIMA Kazuko (Krizantemo)
 

         06.03.2011. Rezultoj de Erosxenko-konkurso

        KARAJ GESAMIDEANOJ,

    Kiel vi legis en januara numero de "Esperanta Ligilo" 2010, la estraroj de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj) kaj de REAN (Rusia Esperanto-Asocio de Nevidantoj) anoncis literaturan konkurson okaze de 120-a datreveno de fama rusa blinda mondvojagxinto s-ano V. Erosxenko kun la temo: "Vivo kaj verkoj de Vasilij Erosxenko: ilia signifo kaj valoro por la nuntempa blindulo".

    Gxis la limdato (komenco de novembro 2010) alvenis entute 9 kontribuajxoj: 4 el Rusio, 3 el Bulgario, po unu el Japanio kaj Moldavio.

    Post detala pritrakto la internacia jxurio, konsistinta el: d-ro Mine Yositaka (Japanio), Rob Moerbeek (Nederlando), Julija Patlanj (Ukrainio), Ritva Sabelli (Finnlando), Attila Varro (Hungario) kaj Anatolij Masenko (Rusio), decidis aljugxi la unuan prejmion al s-ano Tanabe Kunio (Japanio), la duan-trian premiojn dividis rusiaj ges-anoj Nadja Jxukova kaj Nikolaj Osipenko.

    Iliajn verkojn vi povas legi en LIBE-pagxaro. Vidu Erosxenko-konkurso Samtempe la jxurio esprimas dankon ankaux al aliaj gepartoprenintoj pro iliaj valoraj kontribuajxoj.

    Anatolij Masenko.

     24.11.2010. Aktualigita: Delegitoj de LIBE.

 

     15.08.2010.  Aperis Arkivo de "Esperanta ligilo" ekde 07.07.2007 gxis lasta numero.

      21.09.2009 Aktualigita:  Por ekzamenigxontoj.